Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rapideco de 500 metroj ĉiusekunde, kaj senĉese trairante tiel rapide, alvenus nur post preskaŭ 10 jaroj. Se granda bruo okazus iamomente sur suno, ni aŭdus ĝin post 14 jaroj (la rapideco de la sono estas 340 m ĉiusekunde). Se ni volus tien iri per vagonaro, kun rapideco de 100 km ĉiuhore, ni vojaĝus dum 160 jaroj; elirintaj en 1910, ni alvenus sur suno en 2070!…

Tiu maso grandega entenas en siaj radioj ĉiujn astrojn: „Ĝi estas, diras Flammarion, kiel araneo en ĝia teksaĵo: ĝi subtenas ĉiujn mondojn en sia retaĵo: rilate al ĝia dikeco kaj forto, mondoj estas ludiloj turnantaj ĉirkaŭ ĝi!“ Movo universa movigas la astrojn: Luno ĉirkaŭ tero, tero ĉirkaŭ suno, suno forportas ĉiujn planedojn kaj iliajn kunulojn al stelaro Herkulo, kaj tiuj movoj okazas laŭ leĝoj konataj, kiel montrilo de horloĝo turnas sin ĉirkaŭ sia centro.

Kiel vere forto moviganta la horloĝon venas el la mano, kiu ĝin streĉas, tiel vere ĉiu forto elvenas el suno: ĝia varmo produktas kaj retenas la tri statojn de korpoj: solidoj, likvaĵoj, gasoj, el iuj la du lastaj ne ekzistus, se suno ne estus varma. La kvanto de varmo sendita de suno ĉiusekunde valoras tiun rezultantan el brulado tuja de 11600000000000000 toneloj da karboj. Tiu varmo povus boligi ĉiuhore 2900000000000 km3, da akvo kies, unua temperaturo estas 00.

Tuŝante la kvanton da lumo sendatan de suno, oni eĉ ne povas doni nombron: fama astronomo Nordmann, kiu kalkulis antaŭ ne longe la temperaturon de iaj steloj kaj de suno (53200)