Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

apogante sin sur tiu rezultato, trovis ke ĉiu kvadrat-centimetro de l’ disko suna sendas kvanton da lumo egalan al 319000 kandeloj decimalaj (oni scias ke la lumeco de elektra arklampo valoras 20000 kandelojn). Kvanto de lumo sendita de tuta surfaco estas 180 1027 kandeloj: tiu nombro havas 27 ciferojn nulo!…

Suno estas dika stelo blua, kies radioj ŝajnas flavas, tial ke ili trairis atmosferon. Filozofo greka Anakagores (438 antaŭ Kristo) opiniis, ke suno estas iom pligranda ol Peloponezo: ni ĵus vidis, ke tero estas apenaŭ videbla punkto apud tiu kolosa fonto de lumo, kiu nin varmigas.

Unua fotografaĵo de suno estis farita dum suneklipso en 1841, poste en 1845, de Foucault. Post dek jaroj, oni konstatis, ke ĝia surfaco ŝajnas iom ŝanĝebla. Al Jannsen oni ŝuldas plej rimarkindajn observadojn pri tiu astro: li ĉeestis sur ĉiuj partoj de mondo, al 7 suneklipsoj: la 2-an de dec. 1870, li eliris el Parizo dum la sieĝo, sur aerostato Volta, por observadi en Alĝerio la eklipson de la 22-a de decembro.

Antaŭ liaj elserĉoj, oni opiniis, ke ĝia surfaco, aŭ fotosfero, konsistas el elementoj fiksaj, samformaj kiel folioj de saliko aŭ grajnoj de rizo, sed fotografaĵoj montris, ke tiuj formoj estas nur okazaj, kaj ke la fotosfero konsistas el grajnetaĵoj pli malpli sferaj, konsistantaj el materio movebla obeanta agojn eksterajn. Oni povas ilin konsideri, kiel nubojn entenantajn pulvorojn solidajn aŭ likvajn, moviĝantajn. Tiuj elementoj estas lokataj laŭ iaj retoj, kies maŝoj korespondas al elementoj