Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de surfaco suna kvietaj aŭ moveblaj laŭ estado kaj rapideco de la gasaj fluoj, kiuj ilin movas. Tiuj grajnetoj estas pli malpli interniĝintaj kaj pli malpli brilaj: tio klarigas la variadojn de povo luma de suno.

P. Secchi supozas, ke sub tiu nuba ĉirkaŭkovrilo estas internaj gasoj kunpremitaj, kiuj pro premo kaj varmo iĝas gluantaj kiel gudro.

Tiu eksteraĵo pulvora de suno posedas ankaŭ malregulaĵojn: ĉu la surfaco montras regionojn pli brilajn (faklojn, germane „Fakeln“) ĉu la gasa kovrilo disŝiras kaj montras regionojn malhelajn aŭ makulojn.

La formoj kaj ampleksoj de tiuj makuloj estas treege varieblaj: unuj estas apenaŭ punktoj, aliaj linioj, iaj estas larĝaj je 300000 km, la tasko de aŭg. 1894 mezuris 150000 km: ĝi estus englutinta teron, kiel malgrandan ŝtoneton. En la centro de la makulo, oni rimarkas unu aŭ plurajn nukleojn malhelajn, ĉirkaŭitajn de griza duonlumo, trairitajn iafoje de malrektaj linioj, posedantaj samajn elementojn, kiel surfaco.

Oni unue konstatis, ke tiuj makuloj estas ŝanĝemaj, ilia formo kaj loko sur la surfaco varias, kaj, studante iliajn sinsekvajn vidiĝojn oni povis pruvi, ke ili estas ne malpuraĵoj, sed veraj kavaĵoj, verŝilformaj, malkovrantaj la strukturon de interna suno tra tiu truo de ekstera kovrilo: ili estas truoj tra fotosfero, kaj la interna nukleo ŝajnas malhela nur pro kontrasto, ĉar ĝia lumo estas tamen 2000 foje pli brila ol tiu de luno. Fotosfero konstituas do la vidiĝon de inkandeska disko per kiu ni vidas sunon.