Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni plie konstatis, ke ĉiu makulo ŝajnas moviĝi de oriento al okcidento sur la disko, per rapideco tia, ke ĝi trairas la diskon dum 14 tagoj: ili poste malaperas, iaj daŭras sufiĉe longe por ke, post 14 tagoj, ili reaperas sur alia bordo, por ĝin trairi dum 14 tagoj; kelkafoje oni vidas ilin ankaŭ unu fojon, sed la daŭro ne estas pli granda ol 100 tagoj. Tiu observado pruvis do, ke suno sin turnas sur si mem.

Izole la makuloj estas nefirmaj kaj nedaŭraj, sed la aro de la makuloj posedas rimarkindan periodecon. Iajn jarojn, ili estas nemultaj, poste la nombro de makuloj kreskas dum 4½ jaroj, kaj malkreskas dum 6½, tiel ke la periodeco de ofteco de makuloj sunaj estas proksimume 11 jarojn. Lasta minimumo okazis en 1900, lasta maksimumo en 1905, nova minimumo okazas 1911 k. t. p.

Kiam oni estas eltrovinta tiun certan leĝon, oni provis elserĉi, ĉu fenomenoj meteorologiaj obeas saman leĝon. William Herschel serĉis la solvon de tiu problemo, antaŭ unu jarcento, sed oni havis tiam neniam observadon meteorologian; apogante sin sur scienca kono, li studis, kiel indikilon de temperaturo la koston de la greno en Anglujo, kaj, el ia statistiko farita dum jaroj de 1550 ĝis 1717 li konkludis, ke la rikoltoj {{sic|estas estas|estas des pli bonaj, ju pli da makuloj posedas la suno. Tiu rezultato multe mirigis la scienculojn, sed oni devas konfesi nun, ke tiuj rezultatoj estas tute malprecizaj. Ĉu maksimumo de makuloj koincidas kun jaro varma, ĉu kun jaro malvarma; la fama periodo de 35 jaroj ŝuldata al prof. Brückner