Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mondo, pli longa de oriento al okcidento, ol de nordo al sudo; plie, ĉiu popolo vante estis konvinkita, ke ĝi estas sur mezo de surfaco loĝebla. Tuŝante ĝiajn limojn, unuj diris, ke oceanoj aŭ maroj ĉirkaŭas ĝin, aliaj parolis pri mallumoj miksitaj kun movo kaj ripozo; iaj monaĥoj de unuaj centjaroj certigis, ke, vojaĝinte por esploro de tera paradizo, ili estis trovintaj punkton, per kiu ĉielo kaj tero intermiksiĝas.

Tamen iaj demandoj embarasis la serĉantojn. La helaj fontoj de la taga lumo, luno kaj la steloj, leviĝas el la punkto kontraŭa al tiu, al kiu ili kuŝiĝas; do tiuj astroj trairas sub tero: nu, oni kredis, ke tero etendiĝas senlime sub ĝia supraĵo: ĉu en ĝi estas truoj, per kiuj trapasas la astroj? Sendube, tiele oni unue opiniis. Sed neniam ili leviĝas kaj kuŝiĝas je sama punkto. Ĉu do tero ne estas senfina? Tiam, kiam oni ekklarigis, ke tero estas nur grandega sfero soligita en spaco, kleraj homoj rifuzis akcepti la senfinecon de spaco kaj tiun simplan ideon. „Ĉu oni povas esti tiel idiota, diras Laktanco, por certigi, ke homoj ekzistas, kies piedoj staras pli alte ol la kapo; ke landoj estas, kie ĉio estas returnita, kie fruktoj pendas alte, kie neĝo kaj hajlo falas de malalte alten?“

Tiu citaĵo estas sufiĉa, por klarigi la spritecon de teoriistoj, ŝulditan precipe al epokoj, dum kiuj ili vivis, kaj kie la fruktodonaj metodoj de eksperimenta scienco ne estis ankoraŭ konataj.

Por havi veran ideon pri ĉielo, estas necese, ke ni havu precizan ideon pri tera sfero, kaj ke ni imagu tiun globon trairanta tra la spaco sen