Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ia subportilo, kiel saposfereto. Kaj eĉ ĝi estas pli izoligita ol tiu saposfereto, kiu staras vere sur tavoloj de aero pli dikaj ol ĝi, dum tero staras sur nenia fluidaĵo, sur nenia tavolo, kaj estas sendependa je kia ajn apogpunkto.

La unua kontraŭparolo farita kontraŭ tiu diro estas jena: kial do ĝi ne falas malalten? Tiu esprimo malalten estas tute rilata. Imagante la sferon teran soligitan en spaco, ni rapide konvinkiĝos, ke en universo estas nenia malalto aŭ alto. Ni marŝas sur tiu globo kiel formiko marŝas sur sfero granda kiel domo; tiu globo estas kvazaŭ magneta kaj ĝia altiro fiksas nin fortege sur ĝia surfaco. Kia ajn estas la punkto, sur kiu ni estas, ni nomos malalto la surfacon, kiu estas sub niaj piedoj, kaj alto, la spacon, kiu estas sub niaj piedoj, kaj alto, la spacon, kiu estas super niaj kapoj. Du observantoj starantaj sur la ekstrempunktoj de sama diametro havas altojn kontraŭajn, du aliaj sur diametro perpendikulara al unua, havas altojn perpendikularajn al la unuaj, k. t. p.

Cetere tero turniĝas ĉirkaŭ si mem dum 24 horoj; do ĉielo estas tuta spaco, kiu ĉirkaŭas nin ĉiuflanke, kaj tra kiu tero moviĝas kun rapideco de 2.640.000 km ĉiutage. Sekve en universo estas nenia alto aŭ malalto, nenia dekstro aŭ maldekstro absolutaj. Tero estas sfero soligita en spaco, kaj tiu spaco estas senlima.

La senlimo… ĉu oni povas kompreni signifon de tiu vorto! Ni foriru el tero aj direktu nin al ia stelo, rekte kaj senĉese: kia ajn estu nia rapideco, eĉ tiu de lumo (300.000 km ĉiusekunde), ni povus flugi dum jaroj, dum jarcentoj,