Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj neniam, neniam ni atingus limon de tiu vastego… Trairante ĉiu tra mondoj malproksimaj de tiu oceano, ni eltrovus novajn spacojn, novajn mondojn; post dezertoj ni havus novajn dezertojn; post vastegoj, vastegojn; senfino de spaco neesplorita estus ĉiam malfermita antaŭ ni, ni estus tiel, kiel se ni estus nemoviĝintaj…

Kiam oni rigardas la ĉielon, ŝajnas, ke ĝi estas blua: tio estas videraro. Ĉirkaŭ globo tera estas maldika, kvazaŭ lanugo, atmosfero lazura, en kiu malalte promenadas nuboj: la blueco de ĉielo estas nur tiu atmosfero mem, kies molekuloj ĉiuflanken reflektigas la bluajn radiojn de lumo suna. Tiu blua koloro malaperas, kiam oni supreniras sur altajn montojn, kaj oni vidas, ke spaco estas senkolora. Se ni povus iri ĝis luno, ni facile tion komprenus: tiu glacia nokta astro estas senigita je aero, kaj, dum ĝiaj longaj tagoj (15 foje pli longaj ol la niaj), anstataŭ tiu bela kupolo blua, oni vidus nur senlimon nigran kaj funebran, en kiu loĝas astro brila: luno, kaj ia luno je varieblaj fazoj: tero, kaj multegaj steloj.

Tera estas, oni scias, ano de mondaro, kies centro estas suno. Imagu, en spaco, kanonkuglegon, kaj ĉirkaŭ ĝi, kvar erojn de plumbo: Merkuro, Venuso, Tero, Marso; pli malproksime, kvar kuglojn: Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno; tiuj eroj kaj kugloj turniĝas ĉirkaŭ kuglego: tio estas sistemo planedo; sed eroj de plumbo estas proksimume tiel dikaj kiel tero, kugloj 100 — 1400 fojojn pli dikaj; kaj kuglego 1.500.000 fojojn pli dika ol tiu tero.