Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

knaboj, tri apartenantaj al Henrik kaj Hilma kaj du al Albert kaj Elise, kiuj ankaŭ havis tri-jaran ĉarmantan ekzempleron en feminina formo, kiu en sia granda roze ruĝa jupo multfoje delogis la sinjorojn al rido, kiam ŝi ruladis malsupren la deklivo.

Je kelka distanco de tiuj personoj Hilma kaj Elise promenadis unu je l' brako de l' dua intime parolante pri la temo al ili plej dolĉa, edzo kaj infanoj, kaj pri la senlima graveco, kiu por la edzino estas en tio, ke ŝi faras sin mem kaj la hejmon ĝojaj al la edzo. Sed subite ilia parolado estis rompata de Albert, kiu ekkriis:

"Miaj sinjorinoj, ĉu estas pretaj viaj promesitaj artikoloj por la gazeto? Kiel vi scias, mi morgaŭ frutempe forveturos al la urbo."

"Jes, nun", respondis Hilma ridante, "nun taŭgas por la redaktoro ricevi helpon de bluŝtrumpoj."

"Ho ne, sinjorino Hilma, la signaturo "H—a" estas longtempe antaŭe levita alten super ĉia parenceco kun ŝtrumpoj nota bene la bluaj. Kaj pri la signaturo "E—e" oni ne hontas diri al mi, rekte en la vizaĝo diri al mi, ke mia edzino preskaŭ tute sola eldonas la gazeton."

Ridetante Elise alkuris al sia edzo kaj donis al li adiaŭan kison, antaŭ ol ŝi el la bela somera vespero ekstere reiris al skribtablo, "kie ŝi nur", diris ŝi, "bezonas resti tiel longtempe, ĝis prestigos Hilma la teon".

"Kaj la punŝon", almetis Henrik.

"Jes, jes, ĉio, ĉar mia artikolo estas jam preta", respondis Hilma malproksimiĝante kune kun Elise, kiu alkriis al sia edzo esti fidela infana servantino por la roze ruĝa jupa infaneto, kiun ŝi ne povis delogi de li.

"Jes, vi", ekdiris Henrik, kiam la sinjorinoj estis el vido, "vi ankaŭ havas malfortecon por via virino".

"Ne parolu pri tio, frato! Se Dio prenus ŝin for, tute estus fino kun mi. Ŝi estas edzino plej aminda, patrino plej bona, domestrino plej saĝa, mia amanuenso, mia kunredaktoro, skribistino de miaj kalkuloj — per unu vorto: ŝi estas

"Elise aŭ la virino en sia perfekteco."