Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Popolo sveda ĉe la tombo ploras
Maldolĉe multe, kiam ĝi memoras
Filinon noblan, kiu iris for.
Palaco reĝa ĝis malgranda korto —
Al ĉiuj donis pezan donon morto,
Grandegan mankon, senton de dolor'.

Foriris ŝi, la glora verkistino,
Plej diligenta de l' naci' filino;
Formetis plumon por ripozo ŝi.
Sed vivos en multegaj verkoj ĉiam
Spirito ŝia, iros for neniam
Trezoro, kiun donis ŝi al ni.

Post longa tago, plena je laboro,
Vi tial dormu kara, varma koro!
Ripozu dolĉe nun; ni benas Vin!
Sed disvastiĝu trans la land' kaj maro
La verkoj Viaj tuta al homaro
Kaj konatiĝu ĝis de l' mondo fin'.

O. W. Z—z.