Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun havante la honoron transdoni tiun ĉi tradukon de la sveda noveleto "literatören och hans trolofvade" de sinjorino E. Flygare-Carlén mi komence volas per kelkaj vortoj prezenti al miaj legantoj la gloran verkistinon.

Emilie Smith naskiĝis en jaro 1807, edziĝis unuafoje kun kuracisto Flygare, duafoje kun kancelisto Carlén, de kio ŝia nomo. Facile estas kompreni, ke la spirito de tiela virino jam en juneco grande amis kaj ankaŭ ekzercadis verkistecon, la specon de verkisteco, pri kiu sekvanta rakonto parolas, t. e. "bluŝtrumpecon". Sed baldaŭ oni ekkonis, ke ŝi ne estas ordinara "bluŝtrumpo", sed verkistino de granda brilo; tion oni bone rimarkis en la granda nombro da noveloj kaj rakontoj, kiujn ŝi verkadis. Ŝi tamen ricevis la plej grandan legantaron per la nombraj romanoj, kiujn ŝi kreis, kaj en kiuj ŝia animo vidiĝis en sia tuta grandeco. Ŝi posedas grandan genion rakonti, riĉegan, flaman fantazion kaj senfinan potencon eltrovi situaciojn, kiun la senlaca verkistino riĉe vidigis en la mirinde granda nombro da romanoj kaj noveloj de ŝia mano. Ŝi estas laŭdata por la freŝaj kaj nature veraj pentroj el la vivo en la sveda insularo, kun kiu ŝi fariĝis frue en infaneco intima per siaj vastoj vojaĝoj en la provinco Bohuslän kaj ĝia insularo. De tielaj pentroj el la marista vivo konsistas je granda parto la enhavo de ŝiaj plej laŭdataj romanoj "La Roza sur Karda insulo", "Komercista domo en la insularo", "Paŭlo Värning" k. c. Krom tiuj nomitaj ŝi kreis dekduon da aliaj romanoj, ĉiuj plenaj je koloro. La verkoj de sinjorino F.-C. estas tradukitaj en multaj lingvoj, kaj nun per ĉi komenco estas farita ankaŭ en esperanto.

Amata kaj estimata de ĉiuj ŝi mortis en jaro 1892.

Tiu ĉi libro estas ne dika kaj — multaj diros — ankaŭ de malgranda indo por la homaro. Eble! Mi tamen volus pri ĝi uzi la vortojn de l' heroino de tiu ĉi rakonteto: "ni kun humila pieco almetu nian malgrandan herberon al l' amaso! Kiu scias — kiel malforta kaj malbela ĝi ajn estas — kien ĝi falĉate falos? Ĝi okaze estos falĉata inter aliaj herberoj, kaj per tio donos ian malmultan koloron kaj brilon, kiu antaŭe ne estis videbla".

Kaj nun, kara leganto, mi deziras, ke faru al vi egale grandan plezuron legi tiun ĉi libreton kiel faris al mi la tradukado.

Muonionalusta, Svedujo, en Decembro 1893.

Tradukinto.