Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
1. Korespondado.

Antaŭ ĉirkaŭ dekduo da jaroj havis lokon sekvanta korespondado inter notario Albert Roos kaj fraŭlino Arnberg:

Mia adorata Elise!

Kun vera teruro mi ekvidis, ke la montranto de l’ horloĝeto, kiu kuŝas apud mi sur la skribtablo, jam paŝas super ses — ĝi estas horible. Mi, kiu devis esti ĉe vi laste antaŭ sep, mi vidas, ke estas neeble por mi paroli kun vi alie ol per tiuj ĉi mizeraj linietoj.

Ĉu vi scias, amata, kial mi precipe adoras vin? ĝi ne estas sole tial, ke vi estas bela, ĉarma, ravanta, ĝoja, plaĉanta kaj aminda je ĉia maniero… ankoraŭ pli malmulte tial, ke vi estas riĉa knabino… ne, vi havas ankoraŭ pli bonan econ, kia laŭ mia opinio levas vin al la nuboj.

Mi neniam legis libron, kiu havas la noblan nomon: “Elise, aŭ la virino en sia perfekteco“, sed unu tago mi devos uzi la okazon, ĉar mi antaŭdivenas, ke unu el la partoj de tia perfekteco estas ĝuste via alta tiel aminda merito, ke vi nek amas nek ekzercas la malfeliĉan kaj tre abomenan bluŝtrumpecon[1].

Ho, Elise, tiaj pensoj per si mem venas precipe nun, kiam mi havas ĉirkaŭ mi tutajn montetojn da kristnaska literaturo, kiu devas esti raportata en la gazetoj. Mi jam forsendis unu monteton, sed restas ankoraŭ terure multe, kaj ĉiufoje, kiam mi trarigardante ian ĵurnalon aŭ kalendaron ekvidas novan signaturon, ĝi al mi donas la saman senton kiel havas ekmordi malmaturan pomon, ĉar mi devas almenaŭ okuladi ĝiajn “belaĵojn“, kaj mi koleras per ĉiuj tiuj elstudiitaj signaturoj aŭ mallongigitaj nomoj, kiujn uzas malprudentaj virinoj, kaj mi ne venas en bona humoro, antaŭ ol mi reekvidas nomon de amiko aŭ de ia konato, kiun mi ne bezonas pene tralegi por ekscii, ke li taŭgas.

Kara Elinjo, se vi vidus min sidi tie ĉi kaj ĵeti tiujn ĉi elegante vestitajn librojn tien-ĉien, skribanta kelkajn liniojn pri unu, same pri iu alia, ŝvitanta per ĉagreno, ke estas al mi malpermesite vidi vin, havanta nur pecon da la lasta cigaro, kaj ne guton da io alia ol duone varmeta akvo por min konsoli, certe

vi min kompatus… Sed jen mi aŭdas la korektur-portantan

  1. “Bluŝtrumpo“ signifas en ĉiutaga sveda parolada malbonan verkistinon