Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

knabon… li kuros al vi kun tiu ĉi letereto, kaj vi estu tiel bonega resendi al mi linieton! La knabo devus je ĉia okazo atendi, dum mi finigos artikolon.

Via propra Albert.

Antaŭ duono da horo la literaturisto ricevis sekvantan respondon de sia fianĉino:

Amata Albert!

Mi estas multe pli plendinda ol vi, ĉar mi havas ion peti de vi, kaj nun mi estas devigata fluge fari ĝin skribe, kio ja tute ne estas la sama kiel buŝe. Unu el miaj amikinoj konfidis al mi, ke ŝi (mi vin malpermesas ĉe tiu ĉi sciigo pensi pri malmaturaj pomoj) ke ŝi skribis rakonteton sub la signaturo "E—e". Ho, Albert, se vi amas min, ne estu nemerite kaj senpense severa kontraŭ la nova bluŝtrumpo. Tralegu trankvile la peceton al fundo kaj estu poste en via kritiko justa — jen ĉio, kion petas mia mizera amikino.

Respondu, mi vin petas, iajn vortojn; la korekturportanta

knabo povos preni la vojon preter tie ĉi reirante al la presejo… Kara Albeĉjo, faru, mi petas, ĉion kion postulas de vi la devo kaj kavalireco! Ĝin memorigas vin

via Elise.

Kiam la korekturportanta knabo fine foriris, li kunprenis sekvantan raporton:

Mia adorata anĝelo!

Se vi povus envidi en mia pentanta koro, se vi povus min kredi, kiam mi ĵuras per mia literatura honoro, ke la pseŭdonimo rekomendita de vi havas mian tutan simpation kaj intereson, vi min eble mem konsolus je tiu malfeliĉo, ke bedaŭrinde jam hieraŭ mi forsendis parton da miaj artikoloj al la presejo, kaj mi timas, ke tiu parto ĉi-vespere estos presita. Amata Elinjo, jen la afero, ke mi sub la amaso da lacigantaj laboroj — mi devis ankaŭ skribi du artikolojn aparte — min trovis en estado proksima al dormo, dum ke mi kiel literaturisto bezonis esti perfekte atenta, ekvidante la novan signaturon. Kaj se nun ĝi estas via amikino Eugenie B. aŭ Eufrosyne H., ili devas esti malseveraj kontraŭ viro, kiu per tiaj mortigantaj literaturaj laboroj estas devigita obei al unu el la plej malvenkeblaj leĝoj de l’ naturo, la bezono de dormo, en kia estado oni ne povas eltrovi kaŝitajn belaĵojn, nevideblajn al la okuloj.

Mallonge, mia Elinjo, mi hontas poste memori, ke la kritiko pri la rakonto nomita, kiun — mi devas konfesi ĝin — mi nesufiĉe tralegis, estas metita en hieraŭa sendaĵo. Dume la malfeliĉo estos rebonigata, ĉar mi promesas je ia maniero forigi ĝin.

Adiaŭ, mia amata; mi vin benas, kiu neniam pekas per la plumo!

Via propra pentanta,
Albert.