Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
2. Amikoj el junula aĝo.

Ne multaj momentoj post la foriro de l’ knabo, kiam la notario ĵus sidiĝis preta komenci laboron, tutan lian atenton bezonantan, ree estis ekfrapata la pordo, kaj antaŭ ol li memoris, ke li ne forprenis la ŝlosilon, la pordo malfermiĝis kaj tute ne atendata persono eniris.

“Nu, ĉu vere, kion mi vidas! jen vi estas, maljuna amiko!“ ekkriis la literaturisto kaj disĵetis pro ĉagreno interrompiĝi en sia laboro duonan dekduon da ĵurnaloj sur tuta dekduo da infanaj libroj. "Ĉu efektive estas vi, frateto, kiu forveturis el la provinco nun en la bela, amuzanta kristnaska tempo por gusti pecon da Stockholma vivado. Dume estu bonvenanta, bonvenanta, ho! se vi nur ne trovus min en tia brulanta laborado!"

"Plej kara frateto", respondis trankvile la provinca amiko, juna viro forteca kaj serioza, "vi ne timu, ke mi vin longtempe malhelpos. Mi nur volas vidi vin aŭ pli sincere, pri speciala afero interparoli kun vi, antaŭ ol mi morgaŭ reveturos kun la vagonaro. Mi jam pretigis miajn ceterajn aferetojn."

"Kiam vi do venis?"

"Antaŭhieraŭ, kaj mi jam penis vin vidi, sed vane. Tial vi tamen devas oferi tiun ĉi vesperon al mi. Mi havas kun mi du teatrajn biletojn... ĉar mi volas havi ion rakonti, reveninte hejmen al patrino kaj fratino, kaj eble al iu alia."

"Iu 'alia', ah oni scias, kion ĝi signifas. Jen, kara Henrik, tiel rapide prosperas al vi, kiu havas propran korton kaj kapon por vilaĝa laboro. Kaj pro vi, amiketo, plej bona knabo de la tuta homaro, mi devas pligrandigi la malfavoron, en kiu mi jam estas ĉe mia fianĉino, kaj sekvi vin."

"Fianĉino! Ah, vi fianĉiĝis?" Fulmo de multe pli grava signifo ol ĉiutaga kunsento ekbrilis en la okuloj de la vizitanta amiko.

"Kiel!" respondis la literaturisto. "Vi ĝin ne scias?" Iom ruĝiĝante li daŭrigis: "post ĝi pasis nur tre mallonga tempo, kaj mi skribos hejmen pri mia feliĉo antaŭ novjaro". Tiel parolinte li profundiĝis en vera labirinto, kiu komencis kaj finiĝis per rakonto pri la amaso da laboroj, kiuj estas ĵetitaj sur verkisto iom konata, tiel profunde, ke la amiko neeble povis lin