Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sekvi. Sed anstataŭe li ridetis kiel viro, kiu bone komprenas la malagrablon de certaj sentoj kaj impresoj.

"Se", diris li, "se ĉio tio estas al vi tiel malagrabla, kial vi do forlasis la trankvilan laboron ĉe nia juĝisto, kie vi povus tiel prosperi siatempe, por senatende veturi Stockholmon? Sed kiel tio ĉi estas alligata al malkontento de via fianĉino?... jen varma manpreso al deziro de feliĉo! Kiela knabino ŝi estas?"

"Riĉa, bela, aminda, kaj dank' al ĉielo, nenia bluŝtrumpo! Sed ŝi havas amikinon, kiu ekzercas tiun arton. Juĝu mem"... Albert rakontis la aferon kaj lasis la amikon legi la leteron de la fianĉino.

"Nu, estas bedaŭrinde", respondis la kore kompatema viro, kaj krom tio vi ne venos al ŝi en tiu ĉi vespero. Sed ĉar jam estas por nenio utile paroli pri tio, mi faros al vi demandon direktan, kiu malgraŭ via konfuzeto antaŭ minuto, tamen povos esti facile respondita, kiam mi scias vin fianĉiĝinta."

"Kompreneble, vi demandu, kio ajn plaĉas al vi."

"Estas grava demando... respondu per fideleco kaj honoro, kial ne fariĝis fianĉiĝo inter vi kaj Hilma W.? Vi estis ĝis malsaĝo enamigita en ŝi, — ĝin ĉiuj povis vidi — kaj bedaŭrinde mi kredas, ke ankaŭ ŝi amis vin."

"Mi esperas", respondis Albert, "ke ne estis serioze. Sed mi ne volas malkonfesi mian propran senton, ĉar certe vi kun intenco tuŝas je afero, kiu ankoraŭ ne povas esti perfekte seninteresa al mi.... Sed kion mi farus? Mi estas monda homo, kiu bezonas manĝi kaj trinki, kaj vi scias ke la gepatroj de Hilma estas tiel malriĉaj, ke ili apenaŭ povas nutri sin mem kaj ĉiujn siajn infanojn. Tial ne rekte konfesinte mian amon, — efektive mi ĝin ne faris per klaraj vortoj — mi repaŝis."

"Mi komprenas... vi malamas ke la malsato estus edze kunligita kun la soifo. Sed vi devus ankaŭ, mia kara Albert, malkonsenti ĉiajn artojn de ĵonglerio de l' konscienco. Mi, mi kredas, ke kaŝitaj amaj vortoj al amanta kaj pura virino egale forte devigas kiel malkaŝitaj... sed ĉu vi scias, kion famo rakontis pri via subita forveturo?"

"Ne, mi estas sciema aŭdi."

"Jes, tiel estas rakontita: okazis tiel maloportune, ke Hilma, kiu havas en multaj manieroj riĉajn naturajn donojn, por certa festo ensendis versojn al redakcio de l' gazeto de la urbo, kiu