Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

samtempe por tiu sama celo ricevis alian versaĵon de jam bone konata signaturo; nu, kio okazis? La unua estas presita, la dua resendita. Oni diras, ke ĉe vi la ĉagreno esti venkata mortigis la amon, ĉar rivaleco ne devas sin trovi inter du edzigitaj animoj, pli bone do por korpo kaj malsato kaj soifo. Vi bloviĝis for el la loko por brili per via lumo en la ĉefurbo, kaj al vi ja prosperis."

Albert staradis perfekte senmova.

"Tamen, plej kara frato, vi ne estu kolerema kontraŭ mi. Jen la afero, ke mi an mia vico sentis envion kontraŭ vi, ĉar mi jam longtempe amadis Hilman sekrete, sed mi ja ne povis min kompari kun vi. Kaj mia vojaĝo tien ĉi estas farita nur pro volo parole demandi vin, ĉu via sento kontraŭ Hilma efektive estingiĝis. La sciigo pri via fianĉigo donis al mi plej bonan respondon, kiun mi povis deziri. Nun, reveninte hejmen, mi tuj petos ŝin fariĝi mia edzino, kaj mi esperas ricevi "jes". Sed, frato, ni venos tute tro malfrue al la teatro, kaj ni bezonos ankaŭ tempeton fortigi nin per glaso da punŝo, antaŭ ol ni eniros."

Albert ekpuŝis kun malamika mano portfolieton, kiu kuŝis tie. Pensu, se scius la amiko, ke tiu portfolieto estas la fianĉina donaco de Elise! Tiam li almetus tiun ĉi cirkonstancon al la konfuzo antaŭe montrita de Albert kaj komprenus per tio, ke la fajro de la unua amo ne tute estingiĝis, malgraŭ la cindro, kiun superĵetis la netolerebla verkista rivaleco.

"Ah efektive tiel, Henrik", fine ekdiris Albert "vi intencas fari la amindan knabinon via edzino! Sed kio fariĝos de kuirejo kaj laktoĉambro, kiam la majstrino estos okupata apud la skribtablo?"

"Malsaĝaĵo, frato! Ĉu ni viroj ne povas faradi multajn malsamajn aferojn, kial do virinoj ne povos fari la samon? Hilma montras sin esti perfekta majstrino en sia hejmo, kaj ŝiaj poetaj faradoj faros al ni komunan plezuron; la enspezo de ili sufiĉos por kristnaskaj donacoj al ŝiaj junaj gefratoj."

"Nun mi estas preta", diris Albert, interrompante la belajn revojn de la amiko pri sia estonta vivado.

La sinjoroj foriris.