Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
3. Matena letero de l' fianĉino.

Post vespero, kiu havis pli da ekstera ol da interna ĝojo, nia literaturisto pasigis parton de l' nokto kun plumo en la mano; li tamen ne multe skribis, kaj kion li skribis, je tio li ne estis kontenta — okazo tre malofta. Sed la kaŭzo estis, ke kvankam ne dormante li sonĝis pri pasintaj tempoj. Io estis en movado en lia konscienco, kiam li pripensis, ke la famo ne estis senkaŭza, kiu diris, ke la malfeliĉa envio kaŭzis lian retiradon el lia unue intencata vojo de vivo, en kio Hilma ludis tiel gravan rolon.

"Mi ne amas plu la noblan knabinon, kiel hieraŭ mi kun teruro timis, kiam mia bona amiko Henrik tiel subite venis super mi kun sia novaĵo", li murmuris, "sed plej bone tamen estas, kvankam mi al ambaŭ deziras feliĉon, je nenion alia pensi ol je la estanta momento". Li forĵetis la plumon por donadi iajn horojn al dormo.

Kiam en la mateno envenis la ĉambristino kun la kafoportilo, estis inter kelkaj panetoj da tritiko, unu ovo kaj telereto kun butero, vidata io blanka, simila je letero, kaj la ĵus leviĝinta Albert, kiu oscedante staradis apud fenestro kaj observadis la veteron malvarman kaj nebulan, tre similan al lia humoro, jam malproksime antaŭsentis, ke la letero estis de "Elise aŭ la virino en sia perfekteco".

Sed por la unua fojo post sia fianĉiĝo li sentis nenian volon rapidi ĝin rompi. Dum la pasinta vespero li en la teatro legis sian propran malfeliĉan artikolon pri la mizera rakonteto de "E—e" kaj sentis amason da pekoj premi sian konsciencon.

"Nu, nu", li diris, "mi almenaŭ trinku la kafon, antaŭ ol mi konatiĝos kun la unua puna leciono, kiun donas al mi mia estonta edzino.... Ah, la kafo estas nigra kiel fulgo... la butero malnova, la ovo malmola kiel ŝtono... mi plej bone tuj komencu kun la postmanĝaĵo. — Li malfermigis la leteron.

Mia plej bona Albert!
Mi ofte kredis, ke io estas en malordo kun la tiel nomataj gazetoraportoj kritikaj pri kristnaska literaturo, kaj certe mi nun havas la plej maldolĉan provon pri tio... kompreneble... je l' kalkulo de mia amikino.