Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Mi kuraĝis esperi por tiu noveleto ian justecon, nenion alian ol justecon, sed neniam antaŭe mi min sentis tiel trompita.
Interese estus scii, mi' amiko, ĉu ankaŭ aliaj literaturistoj ol vi verkas dormante, kiel vi diris vin fari. En tiela okazo estas plej bone neniam preneti plumon, kiel grandegan internan vokon oni ajn sentus.
Plaĉas al vi paroli pri "senkulpaj sengustaĵoj", "romana sensencaĵo", "nefarita memkritiko", kaj mi ne scias kion plu. Estas malbone disĵeteti frazojn ne preninte la tempon rigardi kaj pripensi, sur kio ili sin apogas. Ho, kiel devos esti malĝoja mia mizera amikino, kaj kun plena kaŭzo senti sin ofendita.
Mi petas vin ne veni al mi hodiaŭ, ĉar mi ne estas en bona humoro. Kredeble vi havis grandan plezuron en la teatro hieraŭ vespere? Mi, mi tien iris akompanita de iu parenco, ĉar vi ne havis sufiĉan tempon veni al mi. Vi ne vidis min, sed mi vidis vin en diligenta parolado kun sinjoro, kiun mi ne konis... povis esti unu el tiaj feliĉaj verkistoj, kiujn vi povas laŭdi, ne bezonante legi.
Ni vidu, ĉu ia alia gazeto ne montros al la verketo de mia amikino pli da atenteco.
Via tre malkontenta Elise.

"Verege! mia estonta edzino konas la arton esti akra", ekdiris Albert, rapide forĵetanta la letereton; "supren, pekulo, al pento kaj pentofarado!"

Li ekkuris al la skribtablo, kaj kuneskribis rapide kelkajn liniojn, kiuj brilis per radianta laŭdo kaj antaŭdiris la esperon, kiun donis por estonteco la nova signaturo "E—e".

"Jen, jen tie! Se la sinjorinoj estos ankoraŭ malkontentaj, ilia postulemeco vere estas senlima."

Li metis la surtuton kaj forkuris al alia redakcio de gazeto, kie li ankaŭ iafoje skribadis, kaj ricevis certan promeson, ke "E—e" estos presata en la vespero inter aliaj malgrandaĵoj.

En la kuro de l' tago, kiu efektive ŝajnis al li longa per la malpermeso de l' fianĉino, li funde pretigis kelkajn laborojn, kun kiuj ne taŭgas malkorekteco, sed iam post iam li demandis sin, ĉu ne li devus sendi al Elise iajn liniojn: li almenaŭ povus sciigi ŝin, kial li iris al teatro. Sed tiuj linioj tamen restis neskribitaj, ĉar certe estis plej bone, ke nenia komunikiĝo havis lokon inter ili ĝis tio, ke legos Elise la novan gazetoraporton.

Li ankaŭ amuzis sin en la pensoj rideti je ridinda demando, kiun faris lia malnova amiko Henrik, kiam post la vespermanĝo ili estis disirontaj. "Al mi okaze venas io en la pensoj",