Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris Henrik, "ĉu vi povas esti plene certa, ke la verkistino de tiu noveleto sin nomas nek Eufrosyne nek Eugenie, sed tute simple Elise?"

"Kara senpensa, senkulpa vilaĝa junkero!" daŭrigis Albert en sia pensa monologo, "tiun brilantan ideon nur vi povus eltrovi. Mia Elinjo unu bluŝtrumpo! Ne, feliĉe ŝi estas alte levita super tiu malestiminda virina laborado."

Dume li ĝojadis je sia forteco per tio montrita, ke li neniel ol per silento kontraŭis la iom tro postulantajn parolojn de l' fianĉino. Ne, ne, ŝi komprenu, ke ŝi estas en afero kun viro, ne kun knabo!

Kaj tiel li fine kuŝiĝis vespere, kontenta je si mem, sed tre sciema, kion estos donanta la morgaŭa tago.

4. Nia literaturisto faras ĉion, kion li povas, por regi la situacion.

Ĝi vere estas tre agrabla iafoje en konfuza okazo iri al ripozo kun neperdita milita gloro, sed malagrable estas vekiĝi en anima stato iom malpli alte kordita.

Albert ne dormis bone kaj sentis enuon kaj je l' kafo kaj je la sola ovo. Sed li iom lumiĝis, kiam li trans la kafa havilo ekvidis rozruĝan letereton, — mem la koloro antaŭkomprenigis, ke la humoro de Elise eniris en pli trankvila estado. Por esti certa, al li tamen ŝajnis plej bone pretigi sian matenmanĝon, antaŭ ol konatiĝi kun la enhavo de la letereto, kiu eble ne estus egale roze ruĝa kiel la ekstero; sed ĉi-foje li tuj trankviliĝis ekvidante la superskribon, kiu estis sekvanta:

Amata Albert!
Per ĉi vi ricevos plenan, kvankam tute nemeritan pardonon — ĉar vi donis al mi antaŭsenton (ĉiam pro mia amikino) pri tio, kio estas post mallonga vizito en ia tera infero vekiĝi en tera ĉielo.
Ho, mia mizera amiko, mi scias tiel bone, kiom vi, post la doloro, kiun vi sentis pri tio, ke vi faris al mi tiom da malĝojo, nun ĝojos aŭdi, ke alia gazeto ol tiu, en kiu vi skribadas, ne sole kun bela justeco, sed ankaŭ kun aminda espero observis la noveleton, kiun vi tiom malestimis.