50. Tiu permeso uzi adjektivon anstataŭ substantivo kun prepozicio estas oportuna kaj ofte servas. Tiel oni diras:
E.: | Longhara ĉevalo. Kvinjara infano. Ruĝhaŭta virino. Broŝuro dekses-paĝa. Poemo dekdu-kanta. Strasburga biero. Tridekjara militado, k. c. |
51. Kiam substantivo devenas de verbo (aŭ adjektivo) uzanta specialan prepozicion, oni ofte uzas la saman prepozicion post la substantivo.
E.: | Li estas fiera pri (aŭ pro) sia riĉeco ... Fiereco pro riĉeco. |
Timi al morto ... Timo al morto ... k. t. p. |
Rim. Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos diferencon inter: amo al Dio, amo de Dio. »Amo al Dio« estas tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »Amo de Dio« signifas, ke Dio amas la homon. Simile: konfido de patro al filo, konfido de filo al patro; memoro pri (aŭ al) mia patro, memoro de mia patro; mordo de serpento al brako; k. t. p. »Al« oni metas ofte antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba; »de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas verbojn aktivajn, ne pasivajn.
52. Ofte oni kunligas du (aŭ eĉ pli) radikojn por esprimi per unu kunmetita vorto kutiman aŭ specialan rilaton inter du aferoj.
E.: | La pordo de la ĝardeno estas rompita; aŭ: la ĝardenpordo ... |
La kovrilo de la lito estas makulita; aŭ: la litkovrilo ... |
53. Kiam oni faras kunmetitan vorton, oni metas ordinare la difinantan radikon antaŭ la difinatan. (Praktike: oni metas en la komencon la vorton, kiu estus regata de prepozicio, se oni ne uzus kunmetitan vorton.)
E.: | La ĝardenpordo, aŭ: la pordo de l' ĝardeno; »ĝardeno« estos la unua. |