Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidi la vorton inter ambaŭ konsonantoj por ĝin kompreni. E.: gratulletero, gratul-letero.

Rim. 4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo. Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.: patologi-anatomio.

55. Kelkaj aŭtoroj, kiam ili kunligas vortojn plenajn (t. e. kun gramatika finiĝo), akordigas nombre kaj kaze ambaŭ partojn. En tia okazo estas konsilinde uzi streketon por disigi ambaŭ partojn kaj igi la vorton komprenebla.


E.: Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj trojanoj. (Kofman, Iliado, I. 152.)
Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto. (Kofman, Iliado, I. 96.)
Mi turnas min al miaj amikoj-Esperantistoj.


56. En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole-nevole elparolata kiel la dua (t. e. mole aŭ malmole).


E.: »Sed precipe« estas elparolata »set precipe«.
»Ekzemplo« estas elparolata »egzemplo«.
»Blovpafilo« estas elparolata »blofpafilo«.


Tio okazas, kiam laringa kaj buŝa konsonanto renkontiĝas laŭ jena tabelo aŭ reciproke:


Laringaj Buŝaj
b p
d t
g k
ĝ ĉ
ĵ ŝ
v f
z s