III. Gradoj de komparo.
Formoj.—Malegalaj komparativoj estas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli ... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol; malsame ... ol.
Egalaj komparativoj: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ... kiel.
Superlativoj absolutaj: tre; plej; kiel eble plej.
Superlativoj rilataj: plej ... el; malplej ... el. Inter du aferoj, ankaŭ: la pli ...; la malpli ...
66. Dua termino de komparo estas en nominativo aŭ akuzativo laŭ tio, ke ĝi estas subjekto aŭ komplemento de alpensota frazo. (Beaufront.)
E.: | Mi amas mian fraton pli ol mia fratino (... amas lin). |
Mi amas mian fraton pli ol (mi amas) mian fratinon. | |
Li amis lin tiel varme, kiel mia frato (... amis lin). | |
Li amis lin tiel varme, kiel (li amis) mian fraton. |
IV. Participoj-adjektivoj.
67. Participoj en a sekvas ĉiujn regulojn de aliaj adjektivoj. (167. R. 2.)
E.: | Ili estas alvenintaj. |
Mi vidis lin mortigantan homon. | |
La batoj igis lin ploranta. |
68. Oni ne devas konfuzi participon adjektivan kun simpla adjektivo de sama radiko. La unua montras agon momentan, transiran; la dua montras econ, staton, aŭ kutimon.
E.: | El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo (Z.); (momenta ago, momenta stato: anta.) |
La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj (Haml. I. 2.); eco: a simple. | |
La malvarmo estas tranĉa (Haml. I. 1.); eco. | |
Lernu Esperanton, helpan lingvon internacian; eco. |