Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VIII.

VERBO.

I. Subjekto (4 kaj 5.)

103. Verbo havas preskaŭ ĉiam subjekton esprimitan. Tio estas necesa, ĉar oni ne povas distingi personojn per iliaj finiĝoj.

104. Oni tamen renkontas verbojn sen subjekto esprimita (en senpersonaj propozicioj) kun:

A. verboj montrantaj veteron: neĝas, pluvas, hajlas, fulmas, tondras.

B. diversaj verboj, kiujn oni uzas ordinare kun esprimita subjekto, sed uzas tiel pro nedifiniteco de l' subjekto: okazas, aperas, ŝajnas, k. s.

C. verbo »esti« uzata kun adjektivo-adverbo aŭ pasiva participo-adverbo: necese estas forkuri; honte estas perfidi; estas dirite, ke ...

D. kelkaj interparolaj esprimoj: dankas! plaĉas! anstataŭ: mi dankas,—aŭ: se plaĉas al vi ...

105. Kiam subjekto estas sama por ĉiuj verboj en sama frazo, tiam oni povas esprimi ĝin nur antaŭ la unua verbo.


E.: Mi miras, timas, tremas. (Haml. I. 1.)
Li alkuris, ekkaptis la infanon kaj tiris ĝin el la danĝero.


II. Predikato. (6.)

106. Kiam predikato estas substantivo, ĝi akordiĝas nombre kun la subjekto, kiel adjektivoj; ĝi povas ankaŭ ne akordiĝi, se la ideo tion postulas.