Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
206. »Da« post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. (Z.) Oni ĉiam metas ĝian komplementon en nominativon. (46.)
E.: | En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. (Z.) |
Sur la arbo sin trovis multo da birdoj. (Z.) | |
Mi aĉetis dekon da ovoj. (Z.) | |
Ni trovis sufiĉe da helpantoj. |
Rim. En »Esperantisto« (N-ro 42, pĝ. 96) D-ro Zamenhof diris: »Estas diferenco inter »multaj homoj« kaj »multe da homoj«: »multaj homoj« = diversaj homoj (ĉiu aparte), »multe da homoj« = granda nombro da homoj (kune).« Tiu diferenco ne estas atentita de plej multo el aŭtoroj, ĉar plej ofte oni uzas »multe da« anstataŭ »multaj« nur por eviti serion da multenombraj akuzativoj. (239.)
207. »Po« estas disdona prepozicio, kiun oni uzas ordinare nur antaŭ nombra nomo. Tiu prepozicio montras, ke ĉiu persono aŭ ĉiu objekto havas saman nombron da aferoj. Oni ĉiam uzas nominativon post ĝi. (139, R. 2.)
E.: | Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. |