Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

»rilate al tio, rilate tion; konforme kun tio, konforme tion« (rekta komplemento de »konforme« estas ja malfacile komprenebla), k. t. p. Tiu klarigo ŝajnas malplej malbona. Oni povas ankaŭ demandi, kial oni simple ne donas al adverboj uzataj prepozicie ecojn de prepozicioj, t. e. ne uzas rekte nominativon post ili. Tiel oni legas en »Esperantisto« (n-ro 46, pĝ. 154): »Mi preskaŭ intencis resti sub regna gardo daŭre la nokto.«

210. Vortoj finataj de »aŭ« estas samtempe adverboj kaj prepozicioj, kaj tial uzataj indiferente en ambaŭ okazoj. Tamen »kontraŭ, malgraŭ, kvazaŭ, anstataŭ, ĉirkaŭ« estas pli ofte uzataj prepozicie.


E.: Mi havas almenaŭ dek mil frankojn.
Mi havas dek mil frankojn almenaŭ.
Mi havas ĉirkaŭ mil frankoj (aŭ: frankojn).
Mi havas mil frankojn ĉirkaŭ (aŭ: ĉirkaŭe).



Por tempaj, lokaj, manieraj adverboj, vidu en »Cirkonstancaj komplementoj de verbo«.