Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

216. Konjunkcio estas nomata diversmaniere, laŭ rilato, kiun ĝi metas inter ĉefa kaj dependa propozicio. Tiel oni distingas: konjunkciojn klarigajn (ke ...), disigajn (aŭ ...), kunigajn (kaj ...), kontraŭigajn (sed, kvankam ...), k. t. p.

217. Konjunkcio povas konsisti el tuta esprimo, e.: por ke, tiamaniere ke, ĉu ... aŭ, k. t. p.

218. Konjunkcio Esperanta ne postulas post si difinitan modon verban. (141.) La modo uzota estas ĉiam montrata nur de ideo esprimota: ion certan oni esprimas per indikativo; kondiĉon duban per kondicionalo; ordonon, deziron, volon, k. t. p. per imperativo (vidu tiujn modojn en »verbo«). Tial oni renkontas plej diversajn modojn por sama konjunkcio.


E.: Li staris, kvazaŭ li vidus teruraĵon.
... Kaj kvazaŭ malaperis subite la historio kaj la tradicioj. (Haml. IV. 5.)
... Li kvazaŭ mem alkreskis al la selo. (Haml. IV. 7.)
... Mi timas, ke vi faras kun mi ŝercojn. (Haml. V. 2.)


Rim. 1. Sekvas de tio ĉi, ke »Subjunktivo« ne ekzistas en Esperanto. Tiu modo estas ja difinita: »modo regata de konjunkcioj«. Kelkaj aŭtoroj nomas »subjunktivo« formon imperativan akompanatan de »ke« (e.: ke mi amu); sed tie ĉi oni havas simplan imperativon en dependa propozicio, kies ĉefa ne estas esprimita. (E.: mi volas, deziras, ... ke mi amu.) Se oni ne konsentas tion ĉi, tiam tia formo »ke mi amu« estas nur nacia apartaĵo, kiun oni neniel bezonas en lingvo internacia, ĉar simpla imperativo »mi amu« esprimas tiel bone saman penson.

Rim. 2. Kompreneble ĉar iaj konjunkcioj estas pli ofte uzataj por esprimi certan ideon, tial oni renkontas ilin pli ofte kun certa modo. Tiel ekzemple kun »por ke« oni renkontas tre ofte imperativon. (Mi kuras, por ke mi varmiĝu.) Sed se oni ne volas montri fortan celon aŭ volon (163), oni povas uzi ankaŭ alian modon. E.: Kiu povis pensi antaŭ du jaroj, ke tiu malfeliĉulo, tiel forte laboras, nur por ke li ruiniĝos!

Rim. 3. Post konjunkcio oni uzas infinitivon, nur kiam tiu ĉi estas mem subjekto de dependa prepozicio (ĝenerala infi-