Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al Sinjoro Fruictier.


Kara Amiko!

Vi petis, ke mi prezentu vian libron al Esperantistaro. Prezentadon ĝi ne bezonas: ne sole ĉar la ĉefredaktoro de »Lingvo Internacia« jam elmontris sian valoron, sed precipe ĉar lia verko estas kunmetita laŭ principoj de severega metodo. Efektive, kio estas farita per Scienco kaj en ĝia nomo, tio tute ne bezonas patronadon, ĉar ne ekzistas pli alta.

Vi tre bone komprenis, ke, jam en ĝia nuna stato, Esperanto povas kaj devas esti studata kiel vera lingvo, kia ĝi estas; anstataŭ trudi regulojn, niajn regulojn al la lingvo, ni devas ilin ĉerpi el ĝi mem, t. e. el verkoj de D-ro Zamenhof kaj de plej bonaj Esperantistoj. Kaj ke tiuj leĝoj estas larĝaj, tio ne mirigis vin nek min, nek ankaŭ mirigos tiujn, kiuj komprenas la spiriton de la lingvo kaj la kaŭzojn kaj kondiĉojn de ĝia triumfo.

Ĉu do estas necese post tio aldoni, ke vi ne intencis, eĉ unu momenton, korekti tion, kio okaze ne plaĉis al vi? Vi ne imitis tiun faman kuraciston, kiu, ne trovinte korpon de infano konforma je proporcioj juĝataj de li normalaj, mallongigis la krurojn, elkurbigis la bruston, rektigis la ŝultrojn kaj ovaligis la kapon tiel, ke la infano, iĝinte perfekta, pro sia perfektiĝo mortis.

Ni do vivigu Esperanton tian, kia ĝi estas: ne venis ankoraŭ tempo ĝin korekti. Tiujn samajn principojn ni havas, kara Amiko, kaj, konservante tamen rajton libere juĝadi, konforme al ili ni laboros.

Via

Th. Cart.

Parizo, la 24-an de junio 1903.