S. I. R. (Societo por Internaciaj Rilatoj.)
Fondita en januaro 1903 de »Lingvo Internacia*.
Provizora sekretario:
Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris.
Celo: Alporti al Esperantistoj tujan profiton per Es- peranto.
Fakoj: I. Sciencoj ĉiuspecaj. II. Komerco. Industrio. III. Vojaĝoj. IV. Kolektado. V. Artoj. VI. Literaturo. VII. Diversaj aliaj aferoj.
Profltoj : Alporto de korespondantoj, disdono de sci- igoj, grupigo de specialistoj, helpo al societanoj dum vo- jaĝoj pri vojoj aŭ hoteloj kaj firmoj, preso de komunaj utilaj verkoj, k.t. p.
La societanoj povas legi senpage ĉiujn gazetojn Esperantajn kaj aliajn naciajn (Revue du Touring-Club de France, Journal des Voyages, La Paix par le Droit, UEuro- pĉen, Revue Ginirale des Sciences, Revista de Ciencias, Korrespondens, Review of Reviervs, k. t. p.) La kuracistoj ricevas senpage cirkuleron pri verkado de medicina oficiala organo de V societo, — »Lingvo Internacia« estas ricevebla por tri frankoj anstataŭ kvar.
Jara kotizo: 3 frankoj, aŭ kun »Lingvo Internacia« 6 frankoj.
Senpage oni sendas regularon kaj detalajn sciigojn. Sin turni al la sekretario.