Paĝo:Garŝin - Kvar tagojn sur kampo de batalo, 1916, Kabanov.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

branĉojn. Per unu ekbato mi forbatis pafilon el liaj manoj, kaj per alia ekbato mi enŝovis ien mian bajoneton. Io aŭ ekmurmuregis, aŭ ekĝemis. Poste mi ekkuris pluen. La niaj kriis „hurà!“, falis, pafis. Mi memoras, ke mi ankaŭ faris kelkajn pafojn, jam elirinte el la arbaro, sur kampon. Subite „hurà“ aŭdiĝis pli laŭte, kaj ni ĉiuj per une fojo ekmovis nin antaŭen. Tio ĉi estas ne „ni“, sed la niaj, ĉar mi postrestis. Tio ŝajnis al mi stranga. Ankaŭ pli stranga estis tio, ke subite ĉio malaperis; ĉiuj krioj kaj pafoj silentiĝis. Mi aŭdis nenion kaj vidis nur ion bluan; verŝajne, ĝi estis la ĉielo. Poste ĝi ankaŭ malaperis.


Mi estis neniam en tia stranga stato. Ŝajnas, ke mi kuŝas sur la ventro kaj vidas antaŭ mi nur malgrandan pecon da tero. Kelkaj herberoj, formiko, rampanta sur unu el ili, kapo malsupren, iaj pecetoj de la pasintjara herbo—