Paĝo:Garŝin - Kvar tagojn sur kampo de batalo, 1916, Kabanov.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi maldormiĝis. Pro kio mi vidas stelojn, kiuj tiel hele lumas sur malhelblua bulgara ĉielo? Ĉu mi ne estas en tendo? Por kio mi elrampis el ĝi? Mi ekmovas min kaj sentas teruran doloron en la piedoj.

Jes, mi estas vundita en la batalo. Danĝere aŭ ne? Mi ekkaptas la piedojn tie, kie doloras. Kaj la dekstra kaj la maldekstra piedoj estas kovritaj de sango. Kiam mi tuŝas ilin, la doloro fariĝas ankoraŭ pli forta. La doloro estas kiel denta: seninterrompa, tiranta. Sonoras en la oreloj, sento de pezeco estas en la kapo. Mi neklare komprenas, ke mi estas vundita je ambaŭ piedoj. Kion ĝi signifas? Pro kio oni ne prenis min? Ĉu la turkoj tute venkis nin? Mi komencas rememori, kio okazis al mi, komence neklare, poste pli klare, kaj mi konkludas, ke ni tute ne estas venkitaj. Ĉar mi falis (cetere, mi ne memoras ĉi tion; mi ne memoras, kiel ĉiuj ekkuris antaŭen, kaj kiel mi ne povis kuri, kaj nur io blua super la okuloj restis ĉe mi en la memoro)— mi falis sur la kampo, supre de monteto. Nia malaltkreska bataliona komandanto montris al ni sur tiun ĉi kampon. „Bravuloj, ni estos tie!“ li ekkriis al ni per sia sonorplena voĉo. Kaj ni estis tie: ni ne estas venkitaj… Sed pro kio oni ne prenis min? Tie ĉi la kampo estas senarba, ĉio estas videbla. Certe mi ne kuŝas tie ĉi sola. Ili pafis tiel ofte. Necese estas turni la kapon kaj rigardi. Nun estas pii oportune fari ĉi-tion: tiam, kiam mi, rekonsciiĝinte, vidis herbeton kaj formikon, rampantan malsupren, mi, penante min levi, falis ne en antaŭan staton, sed min turnis sur la dorson. Pro tio tiuj ĉi steloj estas videblaj por mi.