Paĝo:Garŝin - Kvar tagojn sur kampo de batalo, 1916, Kabanov.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mi min levas iom kaj sidiĝas. Estas malfacile fari tion, kiam ambaŭ piedoj estas vunditaj. Kelkajn fojojn mi malsukcesas; fine, kun larmoj en la okuloj pro doloro, mi sidiĝas.

Super mi estas peco da malhelblua ĉielo, sur kiu brilas granda stelo kaj kelkaj malgrandaj; ĉirkaŭe estas io malluma, alta. Tio estas arbetoj. Mi estas en arbetaro: oni ne trovis min!

Mi sentas, kvazaŭ la radikoj do miaj haroj movetiĝas sur la kapo.

Tamen kial mi troviĝas en arbetaro, se oni trafis min sur la kampo? Verŝajne, vundita mi transrampis tien ĉi, ne konsciante min pro doloro. Nur estas strange, ke nun mi ne povas eĉ movetiĝi, kaj tiam mi povis rampi ĝis tiuj ĉi arbetoj. Kaj eble tiam mi havis nur unu vundon, kaj alia kuglo trafis min poste ĉi tie.

Palaj rozkoloraj makuloj ekmoviĝis ĉirkaŭ mi. La granda stelo paliĝis, kelkaj malgrandaj malaperis. Tio estas: la luno leviĝas. Kiel bone estas nun hejme!…

Iaj strangaj sonoj atingas min… Kvazaŭ iu ĝemas. Jes, tio estas ĝemo. Ĉu iu same forgesita kuŝas apud mi, kun disbatitaj piedoj aŭ kun kuglo en la ventro? Ne, la ĝemoj estas tiel proksime; kaj apud mi, ŝajnas, neniu estas… Mia Dio, tio estas ja mi mem! Mallaŭtaj kompatindaj ĝemoj; ĉu efektive estas tiel dolore al mi? Verŝajne. Nur mi ne komprenas tiun ĉi doloron, ĉar en la kapo estas kvazaŭ nebulo, plumbo. Estas pli bone, denove kuŝiĝi kaj dormiĝi, dormi, dormi… Nur ĉu mi maldormiĝos iam? Estas tuto egale.