Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nova ekkrio: „Bonvenon al tuta homaro!“. Kaj kun la fama verkisto ni aldonas: „Ĝi eniru sian hejmurbon. Ĝi ekposedu tiun Paris’on kiu al ĝi apartenas kaj al kiu ĝi apartenas! Ĝi senĝene venu kaj plenpulme spiru en tiu urbo de ĉiuj kaj por ĉiuj, kie estis starigitaj, debatitaj kaj por liberigo solvitaj ĉiuj gravaj demandoj de nia epoko: individuaj rajtoj, bazo kaj deveno de la sociaj leĝoj, laborrajto, virinrajto, infanrajto, abolicio de l’ nescio, abolicio de l’ mizero, abolicio de ĉiuformaj glavoj, netuŝebleco de la homa vivo…“ Kaj ankoraŭ uzante la terminojn mem de nia granda Victor Hugo, tiu tuthomara genio, tiu vera praesperantisto, la Parisa esperantistaro kunvokas siajn samideanojn por la paca laboro de nia Deka, festo de frateco kaj de unueco: „Urboj estas ŝtonaj biblioj. Ne estas en tiu ĉi iu kupolo, iu pavimo, kiu ne ion diras por la unueco aŭ ne donas iun lecionon, iun ekzemplon, iun konsilon. Venu la popoloj en tiun mirindan alfabeton de monumentoj, de tomboj kaj de trofeoj por eksilabi la pacon kaj mallerni la malamon! Ili konfidu: Paris jam faris siajn pruvojn, kaj decidajn!“

Marcel Génermont

La unua monumento de Esperanto

Okaze de la nunjara tutaŭstria Esperanto-kongreso, kiu dum Pentekosto estis en la kuracurbo Franzensbad (Bohemujo) kaj pri kiu ni raportos en la venonta A-numero, oni inaŭguris la unuan Esperanto-monumenton. Nia bildo montras la belan monumenton, kiu povis esti starigata dank’ al la kuraĝaj kaj senlacaj klopodoj de nia samideano Jakob Hechtl el Franzensbad.

Unue Dro Zamenhof — same kiel ankaŭ multaj aliaj esperantistoj — ne konsentis pri la starigo de la monumento; sed S-ro Hechtl estis tiel fervora en la propagando por la realigo de sia ideo, ke li venkis la kontraŭdirojn kaj fine sukcesis efektivigi sian planon, eĉ ne timante proprajn monoferojn. Pro tiu ĉi persisto li meritas la plenan respekton de la tuta esperantistaro kaj la specialan dankon de tiuj el nia anaro, kiuj de la unua momento entuziasme konsentis pri la ideo. Dankon meritas ankaŭ tiuj, kiuj per siaj mondonacoj ebligis la starigon de la monumento; el la tuta mondo S-ro Hechtl ricevis „monbrikojn“ por ĝia konstruo.

La monumento sin prezentas kiel ses metrojn alta konstruaĵo kun ronde-angulaj konturoj, kaj ĝia konstrua materialo konsistas el bavara muŝelkalko (konkhava kalkŝtono). Ĝi bazas sur masiva, kvinflanka piedestalo, kaj la supra parto montras terglobon, kiun ĉirkaŭstras kaj apogas kvin alegoriaj virinfiguroj, reprezentantaj la kvin kontinentojn. Ĉi tiuj figuroj tenas en siaj manoj girlandon de foliaraĵo, kiel simbolon de la Esperanta ideo. Super la reliefa portreto de nia Majstro, kiu troviĝas sur la antaŭa flanko de la piedestalo, brilas la kvinpinta stelo, farita el verdigita bronzo. Sub la reliefa bildo staras la vortoj „Dro Zamenhof, aŭtoro de Esperanto“ kaj „Per Esperanto al Paco, Harmonio, Laboro kaj Dio!“ La posta flanko de la solida kolono