Paĝo:Germana Esperantisto - Junio 1914 B.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montras la nomojn de tiuj, kiuj distingiĝis per aparte altaj mondonacoj kaj per alia subteno de la entrepreno. Inter ili troviĝas en unuaj vicoj la iniciinto de la monumento, S-ro Hechtl, kaj la urbo Franzensbad, kiu senpage donis la lokon por la konstruaĵo, donacis sufiĉe altan monsumon kaj prenis sur sin la konservadon de la monumento. La starigo de la monumento okazis en tri monatoj laŭ la plano kaj modelo de la skulptisto Karl Wilfert juna el Eger.

La inaŭguro de l’ monumento, kiun partoprenis ankaŭ reprezentantoj de oficistaroj, estis tre solena. S-ro Hechtl faris la festparoladon, kaj kiam la kovraĵo falis, la banorkestro ludis la Esperantan himnon. Poste parolis urbestro Loimann, kiu transprenis la monumenton en la protektadon de la urbo Franzensbad, kaj la reprezentantoj de Esperantaj grupoj kaj unuiĝoj, kiuj metis florkronojn al la piedo de l’ monumento. Fine la kantista unuiĝo „Liederkranz“ kantis festhimnon, kaj la „Falkensteiner Quartett“ prezentis Esperantan kanton. Post la soleno la kongresanoj kuniĝis ĉe festeno en „Kurhaus“. Vespere okazis parfesto kun iluminado de la monumento kaj de l’ „Kurpark“, en kiu la unua ekkonilo de Esperanto staras en bela, tute konvena loko.

De la monumento ekzistas du belaj beldpoŝtkartoj, kiuj estas haveblaj ĉe S-ro Jakob Hechtl, fervoja sekretario en Franzensbad (Bohemujo), Hotel Biedermaier. Tria poŝtkarto montras la portreton de la iniciatoro.

Piloto


La ora arbo
de Rudolf Baumbach (Baŭmbaĥ)

La ĉambro, en kiu komenciĝas nia historio, aspektis tre malluksa.

Apud kalke blankigitaj muroj, kies sola ornamaĵo estis kelkaj flaviĝintaj landkartoj, staris du mallarĝaj litoj, librobreto kaj vestoŝranko, sur kiu troviĝis globuso. La mezon de l’ ĉambro okupis longa tablo, ornamita per multaj inkmakuloj, kaj apud la tablo, sur lignaj seĝoj malmolaj, sidis du eble dek-du-jaraj knaboj.

La blondulo tradukis malfacilan frazon el Cornelius Nepos[1] kaj ĝemante traserĉis la latinan vortaron grandvoluman, dum la brunulo klopodis solvi la problemon de kuba radiko.

La filologo estis nomata Hans kaj la matematikisto Heinz (Hejne).

Kelkafoje la knaboj levis la kapojn de super la libroj, sopire rigardante al la malfermita fenestro, tra kiu zumantaj muŝoj flugis tien kaj reen.

En la ĝardeno kuŝis ora sunbrilo sur arboj kaj plektbariloj, kaj kvazaŭ mokeme branĉo de floranta siringo rigardadis tra la fenestro en la studejon de la du esperoplenaj knaboj.

Ankoraŭ tutan horon ili estis laborontaj, antaŭ ol ili havis permeson, forlasi la ĉambron, kaj la minutoj forrampis kiel la limakoj sur la grosujoj de l’ ĝardeno.

Estis ne eble, jam nun iri en la ĝardenon, ĉar en la apuda ĉambro sidis apud skribotablo Doktoro Disbatulo, la edukisto de la knaboj, kaj la pordo inter la du ĉambroj estis larĝe malfermita, por ke la doktoro ĉiutempe povu observi la faron de siaj protektatoj.

„Hanibalo vere estus povinta fari ion pli bonan, ol marŝi trans la Alpojn“, ĝemis Hans, kaj „naŭoble okdek unu estas sepcent dudek naŭ“ flustris Heinz.

Poste ambaŭ suprenrigardis de super siaj laboraĵoj kaj oscedante rigardis unu la alian.

Subite ili ekaŭdis laŭtan zumadon. Orskarabo[2], kiu eble sidis ekstere sur la siringo, devojiĝis en la ĉambron. Trifoje ĝi rondflugis ĉirkaŭ la kapoj de la knaboj kaj subite — klak — ĝi falis en la inkujon.

„Ĝi ne meritas ion pli bonan“, diris Heinz, kial ĝi ne restas, kie ĝi bonfartas. Sed droni en inko tamen estas tro mizera, kruela morto. Atendu kamarado, mi vin savos.“

Li estis liberigonta la baraktantan skarabon per plumingo, sed pli rapide Hans savis ĝin per fingro.

Post la knaboj sekigis la bedaŭrindulon per sorbopapero kaj observis, kiamaniere ĝi sin purigis per siaj antaŭpiedoj.

„Ruĝan spegulon ĝi havas sur la torako kaj nigrajn palpilojn“, diris Hans, purigante siajn fingrojn je la kapharoj, „ĝi estas la orskaraba reĝo. Ĝi loĝas en belega kastelo, konstruita el jasmenaj floroj kaj tegita per rozfolioj. Griloj kaj cikadoj estas ĝiaj muzikistoj kaj lampiroj[3] estas ĝiaj torĉportistoj.“

„Vi parolas sensence“ diris Heinz.

„Kaj kiu renkontas la orskaraban reĝon“, daŭrigis Hans, „estas feliĉulo. Atentu Heinz, io okazos — aventuro aŭ iu strangaĵo, krom tio hodiaŭ estas la unua de Majo kaj certe ia mirindaĵo okazos. Rigardu, kiel ĝi nin salutas per la palpiloj kaj kiel ĝi levas la kovrilflugilojn. Tuj ĝi aliformiĝos kaj staros antaŭ ni kiel elfo kun reĝa mantelo kaj ora kasko sur la kapo.“

„Sensencaĵo! Ĝi forflugos“, diris Heinz, ridante. „Jen ĝi fluĝas!“

La knaboj iris al la fenestro, postrigardante la skarabon. En vasta kurbo la brilanta juvelo

  1. Fame konata roma historiisto (ĉirkaŭ 95—25 antaŭ Kristo).
  2. Cetonia aŭrata (lat.).
  3. Lampyris noktiluca (lat.).