Paĝo:Germana Esperantisto - Majo 1911.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu el la plej belaj ekspozicioj specialaj, kiujn mi ĝis nun vidis, estas tiu ĉi I. E. p. V. k. T., kiu havas lokon en la grandegaj ekspoziciaj haloj apud la Berlin'a Zoologia Gardeno, de la la de Aprilo ĝis la 20a de Junio. Ĝi distingiĝas de similaj ekspozicioj precipe per la fakto, ke ĝi ne sole preferas la akcelon de materiaj interesoj, sed antaŭ ĉio ĝi estas entre- prenita por vigligi la ĝojon pri amuza vojaĝado kaj turismo kaj favori amikajn interrilatojn inter la diversaj nacioj. Por la vojaĝanto kaj turisto ne ekzistas politikaj limoj; ili iras tien, kie ili opinias trovi belajn regionojn kaj mallaciĝon de la ĉiutaga laboro. Tiajn lokojn prezentas la I. E. p. V. k. T. en granda abundeco, Ne estas eble priskribi en mallonga artikolo ĉiujn vidindajojn de la ekspozicio; tio postulus verkadon de ampleksa volumo. Tie ĉi mi nur povas koncize raporti pri la plej gravaj elmontraĵoj. Kiu interesiĝas pri detaloj — venu mem kaj vizitu la ekspozicion. Do, kara leganto, sekvu min en spirito, ni volas trarapidi la du grandajn halojn.

Kompreneble estas, ke en entrepreno, kiu estas vere internacia, kaj kiu celas faciligi la internaciajn interrilatojn, ne devas manki nia internacia Iingvo. Kaj ĝuste ĉe ĉiu enirejo oni jam ekscias, ke Esperanto estas reprezentata, per jenaj afiŝoj: „Esperanto-In- formejo sur la galerio en la ĉefa halo". Enirinte tra la ĉefa enirejo oni ankaŭ tuj ekvidas antaŭ si sur la gaierio la oficialan informejon de Germana Esper- anto-Asocio kaj U. E. A., soie signitan per la vorto „Esperanto", kiu brilas sur ia supra parto de ia informejo kaj estas videbla preskaŭ de ĉiu loko en la haio. Sed pri la esperanta afero mi parolos poste, unue ni rigardu la aliajn vidindaĵojn.

Ni turnu nin maldekstren. Post kelkaj paŝoj ni staras surprizitaj antaŭ grandega dioramo, kiu okupas vastan podion de la halo ĝis la plafono. Gi montras la insuion Rŭgen en la Balta maro tiel laŭnature, ke oni opinias sin vere troviĝanta antaŭ la kretrokoj de tiu fama insulo. Krom tio multaj bildoj kaj aliaj ob- jektoj atentigas pri ia diversaj banlokoj kaj admirindaj punktoj de Rŭg-en. — Belega ankaŭ estas la panoramokaj plastika montro de „Glatzer Gebirgsland" kaj parto de ,,Riesengebirge" en Silezujo. Kun mirinda natureco estas kopiitaj la montoj kun siaj ĉarinaj valoj, en kiuj sidas pli-malpli konataj banlokoj, ekz Schreiberhau. Hermsdorf, Krumm- hŭbel k. a. — Tiu ĉi panoramo okupas la mezon de la halo. Irante al la alia flanko, ni tuj troviĝas en la ekspozicio de ,,Elsass-Lothringen", la lando de 1' kasteloj. Tiun ĉi nomon la bela ren-iono vere meritas! Multaj el la kasteloj kaj ruinoi estas mon- trataj per artaj pentraĵoj kaj fotografaĵoj, dum aliaj bildoj kaj plastikaj modeloj vidigas la belecon de la romantikaj „Vogesen". •— Apud EIsass-Lothringen ni trovas la ekspozicion de „Baden", en kiu esta? vidindaj du bele faritaj dioramoj de la urbo Baden- Baden kaj de „Triberger Wasserfall", la plej granda akvofalo de Germanujo, — Sekvas la kolektiva ekspozicio de la ĉarma Turinga lando. Gi okupas tre grandan lokon kaj montras per multege da artaj biidoj, malgrandaj dioramoj kaj plastikaĵoj la diversajn vizitindajn urbojn kaj vilaĝojn en la ebenaĵo kaj inter la montoj. Por ni esperantistoj estas speciale interesaj la bildoj de Gotha, kie havis lokon la kvara germana Esperanto-Kongreso. — Proksime de Turingujo troviĝas la elmontraĵoj de „Bund Deutscher Verkehrsvereine" (asocio de germanaj unuiĝoj por interrilatoj) inter kiuj estas vidaĵoj de multaj germanaj urboj. Reprezentata estas ankaŭ Augsburg, la urbo de ia antaŭjara germana Kon- greso, kiu same kiel Potsdam elmontras esperantajn gvidlibrojn. — Tre rimarkinda estas la ekspozicio de la reĝolando Saksujo. Antaŭ ĉio altiras nin dioramoj de Dresden kaj „Saksa Svisujo", kiuj iokoj certe ankoraŭ estas en bona memoro de la partoprenintoj de la Kvara Internacia Kongreso. Sed la saksa lando ankaŭ montras pruvojn de ia diligento kaj lerteco de sia loĝantaro, elmetinte specimenojn de belegaj puntoj, mane faritaj en Plauen kaj ĉirkaŭaĵo.

Nun ni iru en la apudan halon, kies teretaĝo kaj ptej granda parto de la galerio estas rezeTvitaj por la „eksterIando". Kaj tuj komenciĝas la malfacilaĵoj raporti pri la belaĵoj de la ekspozintaj landoj. Unu parto estas ĉiam pli bela ol la alia! Nu, ni unue rigardu la altajn regionojn de Svisujo, la „plej bela lando de la mondo", kiel diras Baron Hans