Paĝo:Germana Esperantisto - Majo 1911.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

von Grotev.'iil en sia taglibro.*) Kaj ŝajnas al mi, ke li estas prava! Fortega deziro ekkaptas la rigard- anton, vidi en realeco la belajn regionojn kaj travagi la majestan alpan montaron. Min ravis precipe tri belegaj panoramoj ,de Ziirich, Vierwaldstatter See kaj Geneve. Guste antaŭ la lasta mi long-e staris kaj pensis al niaj samideanoj, kiuj el tiu bela urbo reg-as la tutmondan Esperantianaron. — Ne malpli bela estas la ekspozicio de Aŭstrio, kiu detale konigas al ni la vizitindaĵojn de tiu multpopola lando. Ni vidas partojn el la aŭstriaj montaroj kaj elegantajn banlokojn, de kiuj sin multe trovas en tiu benita de la naturo ŝtato. La aŭstriaj landoj pace konkuras en la ekspozicio per elmontro de siaj plej belaj vidindaĵoj. Interesaj estas ankaŭ la kostumoj de Ia diversaj aŭstriaj popoloj, montrataj per kolekto de grandaj pupoj.

Pli kaj pli la nordaj landoj fariĝas la celo de la vojaĝantoj kaj turistoj; eĉ dura la vintro ili estas ĉiam pli vizitataj pro siaj neĝaj regionoj, kiuj favoras la vintran sporton. Tial estas kompreneble, ke la landoj Danujo, Svedujo, Norvegujo kaj Finn- lando montras al ni siajn belaĵojn tiel alloge, ke oni tuj deziras forvojaĝi kaj viziti la nordajn regionojn. Krom admirindaj panoramoj ili prezentas ankaŭ pro- duktaĵojn de siaj enloĝantoj. — Sed ni ne forgesu la ĉarman holandan ekspozicion, kiu prezentas al ni mal- novan holandan ĉambron, el kiu oni rigardas al bela dioramo de holanda pejzaĵo. Aliĝanta al la holanda ekspozicio ni vidas ekspozicion de la holanda kolonio Javujo, kiu montras al ni siajn strangaĵojn.

Sur la galerio de la dua halo ankaŭ havas lokon la tre interesa ekspozicio de la mainova urbo Lŭbeck, kie okazos la nunjara germana Kongreso. Preteririnte ĝin, ni ankoraŭ unufoje estas ravitaj per belegaj dioramoj de la „Braunschweiger lando", kiuj montras al ni interesajn urbojn, same lokojn el la „Harz", la ĉefa montaro de tiu lando.

Nun ni estas revenintaj en la ĉefan halon kaj staras antaŭ la Esperanto-Informejo. Ĝi okupas amplekson de 20 kvadratmetroj, kiujn la ekspozicia direkcio, ekkoninte la gravecon deEsperanto, senpage disponigis al G. E. A. La loka komitato, kiu starigis la informejon kaj aranĝis la aliĝintan esperantan ekspozicion, klopodis havigi al si abundan materialon, por evidente pruvi la disvastiĝon kaj praktikan uzadon de nia lingvo. Ke la aranĝintoj bone sukcesis, estas videble je le unua rigardo. Sed ni eniru kaj detale rigardu la elmontraĵojn. — En la mezo de la informejo, kiu estas konstruita kiel ĉambro, staras longa tablo, plenigita per esperantaj lernolibroj kaj vortaroj por multaj naciaj lingvoj, plie per komercaj prospektoj, katalogoj kaj gvidlibroj. Super la tablo pendas sur mallarĝa stablo en longa vico precize lp7 esperantaj gazetoj vivantaj, oportune lokitaj. Ce la dekstra muro troviĝas granda bretaro kun multaj fakoj, en kiuj estas elmetitaj la ĉefaj verkoj de la esperanta libraro ĉiufaka. Elmeti la tutan libraron estis simple neeble, ĉar tio postulus kvaroblan spacon. Sur la maidekstra muro estas fiksitaj la objektoj de U. E. A.:

  • ) Tagiibro de V Barono Hans von Grotewilt. Notoj pri la I. E. p, V. k. T. — Oficiala broŝuro pri la ckspozicro. Laŭ komisio de la dlrekcio en esperanta imgvo eldonita de G. E. A. (Prilalboris Arnoid Behrendt). Havebla ee la Esperanto-Komisio por la f. E. p. V. k. T.t Berlin S.W. 68, Lmdenstr. 18/19. Prezo por Germanujo 0,35 M - por eksterlando du respondkuponoj, afrankite, statistikaj kartoj, gvidfolioj, propagandiloj, plie komercaj prospektoj kaj aliaj aĵoj, kiuj atentigas pri la praktika uzado de Esperanto. Tute supre sub la plafono pendas sur ambaŭ muroj la Demonstraciaj Tabeloj de Direktoro Dro Mobusz, Lŭbeck, kiuj mirigas la vizitantojn pri la logika kaj simpla konstruo de nia lingvo. Super la enirejo oni pendigis grandan kolekton de esperantaj muzikaĵoj. La tuta riĉhava ekspozicio estas bone aranĝita, mi eĉ kuraĝas diri: ĝi estas preskaŭ tro plena, kvankam ankoraŭ ne estas elmetita la tuta disponebla materialo! Tamen la ekspozicio bonege efikas, kaj multege da personoj ĝin vizitas. Ili estas detale informataj pri nia afero de Berlin'aj gesamideanoj, kiuj dum la tuta daŭro de la I. E. p. V. k. T. alterne ĉeestas. Ofte, precipe dimanĉon, la alfluo de interesuloj estas tiel granda, ke eĉ 6 ĉeestantaj informantoj ne povas plenumi ĉiujn dezirojn. Kaj de tago al tago kreskas la nombro de ]a vizitantoj de la I. E. p. V. k. T., tiel ke la esperanta ekspozicio ankaŭ rajtas atendi ĉiam pli grandan viziton. Jam multaj germanaj kaj alilandaj esper- antistoj ĉeestis kaj esprimis sian ĝojon pri nia eks- pozicio. Inter ili estis samideanoj el Anglujo, Hispanujo, Rusujo, Egiptujo, Svedujo, Norvegujo, Danujo, Holandujo, Hungarujo, Ameriko k. a. — Sed estas certe, ke ankoraŭ venos pli multe da esperantistoj el diversaĵ landoj, ĉar U. E. A., laŭ oficiala komisio de la ekspozicia direkcio, klopodos aranĝi karavanojn al Berlin. Detalojn pri tio oni trovos en la gazeto „Esperanto".

Granda ankaŭ jam estas la nombro de la personoj, kiuj per nia ekspozicio estas gajnitaj por nia afero, kaj konstante la nombro kreskas. — Depost Pasko ni havas plian interesaĵon en nia informejo: La Berlin'a firmo Aktien-Gesellschaft für Lehrmittel-Apparate, kiu instruigas fremdajn lingvojn per helpo de fonografo, disponigis al ni aparaton kun esperante enparoHtaj cilindroj. Per tio ni povas aŭdigi esperantajn tekstojn en poezio kaj prozo, por montri la belsonecon de nia lingvo. Unu e! la cilindroj surhavas monologon el „Hamleto", parolitan de la fama aktoro Emanuel Reicher, la aranĝinto de la Ifigenio-prezentado en la Kongreso de Dresden 1908. — La firmo ankaŭ interrilatis kun G. E. A. pro enparolo de esperanta teksto por kursoj. Jen grava afero, pri kiu ankoraŭ estos detale raportata.

Sed nun mi devas ankoraŭ paroli kelkajn vortojff pri aiia „mondIingva ekspozicio" en la I. E. p. V. k. T. Mi celas la elmontron de „Vereinigung ffir inter- nationale Hilfssprache" (Ido). La idistoj anoncis tiuii ekspozicion jam longe antaŭ la malfermo de Ia I. E. p. V. k. T. kun granda brŭo en ĉiutagaj kaj iliaj gazetoj, kaj oni rajtis supozi, ke ili prezentos grandan materialon, kiel eble plej bone lokitan. Sed mi devis longe serĉi, antaŭ ol mi trovis la lokon de la idista ekspozicio. Fine mi sukcesis. Kaj kion mividis? Malgran- dan tablon kun muro, kies tuta amplekso estas maksimu- me 4 kvadratmetroj, sur kiuj estas elmetitaj kaj fiksitaj kelkaj lernolibroj, vortaroj kaj gazetoj, ĉiam kun sufiĉa interspaco, por ke unu ne tuŝu la aJian! Sed ŝajnas, ke eĉ tiu malgranda loko estas ankoraŭ tro grasda, ĉar la idistoj, por almenaŭ plenigi ĝin, devis elmeti dekfoje la libreton ..Deutsches Hiifsbüchlein" (germana helpolbreto) kal 6 samajn numerojn de „Idano". Kaj kion diros nia Majstro, eksciante, ke ankaŭ lia verko „Pri Reformoj" troviĝas inter la idistaj elmontraĵoj ?