Paĝo:Germana Esperantisto - Majo 1911.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Bedaŭrinda „Mondlingvo" (tiu ĉi vorto en germana lingvo fiere brilas sur la muro), kiu tiamaniere devas riĉigi sian librareteton 1! Iu ajn literaturaĵo en Ido ne estas elmetita; krom la lernolibroj kaj vortaroj el 1908, kiuj hodiaŭ jam estas preskaŭ senvaloraj, nur kelkaj nacilingvaj pritraktoj pri lingvaj demandoj. Kaj neniu ĉeestas, kiu povus atentigi la preterirantojn pri la „grava unika mondlingvo". Por niaj samideanoj en la esperanta informejo estas granda plezuro, post montro de nia ekspozicio rekomendi al la vizitantoj la pririg-ardon de la alia „pli bona mondlingvo", kiu stariĝis sur la tombo de Esperanto! Ciuokaze ni devas danki la idistojn por la bonega reklamo, kiun ili faras per sia ekspozicio por la "mortinta Esperanto".

Sed dankon ni ŝuldas ankaŭ al tiuj personoj kaj entreprenoj, kiuj helpis la lokan komitaton per mona subteno aŭ pruntedonado de ekspoziciaĵoj aranĝi tian belan kaj efikplenan esperantan ekspozicion. —

Entute la I E. p. V. k. T. estas vera vidindaĵo, kaj neniu hezitu viziti ĝin. Multege da elroontraĵoj mi ne povis mencii, kaj oni pardonu, se mi ĝuste forgesis ion, pri kio unu aŭ alia samideano volonte ion estus aŭdinta.

F. Ellersiek.