Paĝo:Germana Esperantisto - Novembro 1924.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Interrilatoj de la antikva kaj la moderna kulturoj[1]
De Dro J. Penndorf

„Aŭtuno — dimanĉa mateno en urbeto lokita apud la Rhein-rivero. La vinbera rikolto estas portita hejmen, kaj la vinkulturistoj estas kunvenintaj en la preĝejo pro dankema diservo. La bruado de la sonoriloj kaj de la orgeno ĵus preterpasis; nun la pastro ekpredikas laŭtvoĉe kaj kortuŝe“.

Jen — pere de nia fantazio evoluas vigla bildo, kvankam desegnita nur per malmultaj strekoj, bildo el tiu regiono de nia patrolando, kiu treege entuziasmigas niajn animojn, precipe en ĉi tiu tempo de malpaco kaj de malamikaj agoj. Nia Rhein, nia vino! Tio sonas tiel kare, tiel intime, tiel germane. Ĉu vi suspektas, ke en la citita bildo gravaj trajtoj vere estas antikvaj? Oni eble trovos antikvaĵojn eĉ en la unuaj vortoj, per kiuj mi komencis priskribi.

„De la aŭtuno nek la nomon nek la donacojn ili konas“ — raportas pri niaj prauloj la sprita romana aŭtoro Cornelius Tacitus en sia ŝatinda verketo, titolita „Germania“, (ĉap. 26), kiun li eldonis ĉirkaŭ la jaro 100 p. Kr. Fakte iam en Germanujo la aŭtuno ne jam elŝutis siajn benaĵojn, kaj pro tio ankaŭ la nomo de ĉi tiu sezono povis malesti en nia lingvo. La germana vorto Herbst, antaŭe Herbist, estas konforma al la latina radiko carp-, kiu signifas „deŝiri kaj kolekti fruktojn“.

Do, kiu alportis al ni la aŭtunajn donojn? Fremdlandaj viroj venis en la sudo trans la Alpojn, ne por feliĉigi kaj pliriĉigi niajn prapatrojn per la havaĵoj de sia hejmlando; militprete, akireme kaj teravide enmarŝis paŝege kaj pezege la legionoj de l’Romanoj. Tamen samtempe ili importis ankaŭ belegajn aĵojn, kiujn ili jam delonge tiel estimegis, ke ili ne volis malhavi ilin eĉ sur militakirita teritorio. Poste, kiam niaj prauloj sukcese liberigis sin de la fremda jugo, la restaĵoj de la romana influo estiĝis niaj propraĵoj, tiamaniere ke ni iom post iom forgesis ilian fremdan devenon, interalie ĉiuj fruktarboj, nome la noblaj pomoj kaj piroj, la belegaj persikoj kaj abrikotoj, la sukplenaj prunoj kaj ĉerizoj.

Tion klarigas al kompetentulo la lingvo mem. Ĉar ekz. la vorto ĉerizo identa al la franca, itala esprimoj kaj ankaŭ al nia germana Kirsche, dialekte Kerŝ, laŭ la origina greka termino kérasos devenas el la greka kolonio kaj havenurbo „Kerasus“ sur la suda bordo de la Nigra Maro. Kaj antaŭ ĉio la vino — nia „germana” vino. Ne hazarde samsonas la esprimoj germana-angla (Wein, wine), franca vin, itala (kaj Esperanta) vino. Estas ja vere la sama vorto kaŭze de la sama objekto. Ĉar la vinberujo kaj ĝia produktaĵo estis hejmaj iam en Grekujo kaj Italujo, nur poste translokitaj de tie en nordlandojn. Kaj la honesta „vinisto“ sin nomas ankoraŭ nuntempe laŭ la latina termino vinitor, kiun nia lingvo iomete germanigis (Winzer), ne anstataŭigis per vorto vere germana.

Nun ni konsideru la „germanan“ Rhein-on. Ĉu ne estas strange, ke ni ĝin skribas laŭ greka maniero (Rhein), kiel ekz. rombo (Rhombus), ritmo (Rhythmus), reŭmatismo (Rheumatismus)? La nomo mem estas radike kelta.

Plue, kion ni juĝas pri „urbeto“?

„Ke la germanaj gentoj ne konas urbojn, ke ili ne ŝatas eĉ kunigitajn loĝejojn, estas konata al ĉiuj“ — atestas la supre citita Tacitus (Germania, ĉap. 16). Kontraŭe, kie ajn fonto aŭ kampo aŭ arbareto ekplaĉis, tie pratempe unu familio loĝiĝis. Dum jarcentoj ili nepre abomenis urbojn kiel tombejojn, ĉirkaŭitajn per muroj. Sed daŭre de la prosperanta mezepoko vilaĝoj etendiĝis kaj plimultiĝis tra la vasta pejzaĝo; krome kasteloj estiĝis sur montoj kaj montetoj. Aliflanke ĉe la randoj de la imperio, la Romanoj antaŭe jam estis konstruintaj multe da urboj, laŭlonge de Donau [Danubo] (Wien, Passau, Regensburg), de Rhein (Straßburg, Mainz, Koblenj, Bonn, Köln, Xanten) kaj de Mosel (Trier). Ĉi tiuj iam romanaj urboj unue renaskiĝis kaj ekprosperis (ekz. Worms, Speier). Do urba kulturo tie estas mil jarojn pli maljuna ol en la interna Germanujo. Ni laŭkutime titolas la reĝon Heinrich (Henriko) I. „urbfondanto“, sed Augsburg kaj Trier per iliaj originaj nomoj (Augusta Vindelicorum kaj Augusta Treverorum) memorigas pri ilia unua kreinto, nome la imperiestro Augustus.

Cetere nia vorto Kaiser ne estas pure germana, sed la ĝuste prononcata nomo de la plej granda Romano, Julius Caesar.

Rilate al dimanĉo — ĉu io antikva enestas? Certe. Ni ja ĉiuj lernis la trian ordonon religian: „sanktigu la festotagon!“ Same ni konas la institucion de la Hebreoj: „Memoru la sabaton, por ke vi sanktigu ĝin! Ses tagojn laboru kaj prizorgu ĉiujn aferojn; sed la sepa estas sabato de Disinjoro; tiam nenion faru, nek vi nek filo nek iu familiano“ (II. Mos. 20, 8—10). Do al Moses, la antikva leĝdoninto de la Judoj, ni ŝuldas la benplenan

  1. Kiu intencas, studi ĉi tiun gravan problemon, tiu legu la popularan, tre interesan kaj riĉenhavan libreton „Deutschtum and Antike“ (Germaneco kaj antikveco) de E. Stemplinger kaj H. Lamer (689a volumeto de la kolektaĵo „Aus Natur und Geisteswelt (El naturo kaj spirita mondo) Leipzig-Berlin, Teubner 1920).“