Paĝo:Germana Esperantisto - Novembro 1924.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aranĝon, ke laŭregule post po ses labortagoj okazu paŭzo, por ripozi. Aliloke la sklavoj kaj laboristoj ne ĝuis tian agrablon; senĉese ili devis labori kaj peni.

Kvankam ankoraŭ la romana poete Horatius, samtempulo de Augustus kaj Jesuo, mokas pri la sabataj ceremonioj de la Hebreoj, tamen de la Judoj baldaŭ la Kristanoj akceptis la kutimon, rezervi ĉiun sepan tagon por preĝi kaj ripozi. Sed ili anstataŭigis sabaton per dimanĉo — laŭ la ordinara opinio tial, ke je ĉi tiu tago la dia savinto sin eklevis el la tombo. Fakte la franca-Esperanta vorto „dimanĉo“ devenas el la latina lingvo: dominica dies estas la „tago de l’Sinjoro“. Sed kion signifas la germana esprimo sun-tago (Sonntag)?

La septaga semajno (kiel kvarono de la luna ĉirkaŭmoviĝo) estas fiksita de la praantikvaj Babilonaj astronomoj kaj nomita laŭ la sep planedoj tiam konataj; sed inter ili troviĝas ankaŭ luno kaj suno. Ĉi tiujn oni rigardis kiel demonojn. La suno estas kvazaŭ la ĉefo — ne mirige; ĉar laŭ la scienca esploro, la tero ja estas nur malgranda ero, deveninta el la sunglobo. Kiel jam en pratempoj la homoj respektplenaj preĝante levis la manojn al la suno, videble donacanta lumon, varmon, vivon, tiel ankaŭ dum la epoko de la romanaj imperiestroj pli kaj pli ĝenerale oni kredis je unu ĉionpova kaj ĉionrega dio, nome la suno. La imperiestroj mem favoris ĉi tiun kredon kaj de post Nero volonte igis sin figuri kun la lumradianta glorkrono de la suna dio, kies surteraj reprezentantoj ili volis esti, kaj al si atribuis lian kromnomon „la nevenkebla“. Sol invictus (t. e. la neniam venkita kaj venkota suna heroo), jen la devizo de iu nova religio orienta, speciale persa. Tiun sunan kulton romanaj soldatoj ekkonis en orientlandoj kaj disvastigis ĝin poste laŭlonge de Donau kaj Rhein ĝis la skotaj montoj. Samtempe kun la kristanismo ankaŭ la Mithras-kulto komencis sian triumfan propagandon, plej sukcese en la tria jarcento, tiamaniere, ke kelkfoje ŝajnis dube, ĉu Kristo aŭ Mithras estus la estonta regestro de la homaro. Kaj kie ni povas trovi nuntempe restarigitan kapelon de tiu sundio? Sur germana terfundo apud la Saalburg-a kastelo supre de Homburg v. d. H. Kompreneble al la sundio la unua semajna tago estis sanktigita, kaj pro tio ĝisnun ni festas ĉiun suntagon aŭ dimanĉon.

Sed dimanĉan festecon karakterizas precipe bruantaj sonoriloj kaj orgeno. De kie devenas la orgeno?

Dum la lastaj jarcentoj antaŭ Kristo, Aleksandrio en Egiptujo estis ne nur la centra loko de la sciencaj studoj, sed ankaŭ de la teknikaj artoj. Tie tiam iu majstro, nome Ktesibios, konstruis muzikinstrumenton grandegan. Ĝi estis sonigata ne per pulmoforto, kiel la ceteraj flutoj ĝis tiam uzataj, sed laŭ maŝina maniero per akva premo la aero estis puŝata en la fajfilojn. Tiuj ĉi estis tiel ampleksaj, ke homaj fingroj ne kapablis fermi la aertruojn. Pro tio la inĝeniero sprite elpensis sistemon de kovriloj moveblaj aŭ klapoj, por laŭbezone malfermi la fajftruojn per ŝlosiloj. Ĉi tiu eksternorma aparato laŭtege sonanta sufiĉe superis la bruadon de dekmiloj da rigardantoj okaze de la antikvaj teatraĵoj aŭ gimnastaj konkursoj. Oni ĝin nomis simple „organon“ (t. e. ilo), kio estigis nian vorton „orgeno“, laŭ latina traduko instrumentum. La sistemo de tiuj ŝlosiloj (latine claves = klavoj) prezentas klavaron. Post oni iomete plibonigis la instrumenton, enpuŝante la aeron en la fajfilojn ne per akvopremo sed per bloviloj. Tian ilon akceptis la kristanoj, por siaj preĝejoj kaj konservis ĝin ĝisnun preskaŭ en ĝia origina formo. Sekve ĝi estas same nomata en malsanaj lingvoj kulturaj. Do en ĉiu preĝejeto eŭropa, amerika, aŭstralia staras nun monumento de tiu granda teknikisto aleksandriana, nome la orgeno.

Eĉ la preĝejoj mem kun altaroj, pastroj kaj paroĥestroj, iliaj talaroj, la predikoj kaj la konvenaj gestoj estas antikve nomitaj. Sed krom ĉi tiuj nomoj devenas el la antikveco ankaŭ tio, kio estas predikata: la doktrino kristana, la evangelio (t. e. agrabla sciigo), publikigita unue dum la regado de la romana imperiestro Tiberius, anoncita en greka lingvo al la orienta homaro, en latina al la okcidenta, tiaforme perigita ankaŭ al niaj prauloj, per la reformacio enigita en germanan vestaĵon, — sed la spirito restas antikva. Ĉar la greka filozofio efike trapenetris la simplajn instruojn de la Savinto kaj helpis starigi la dogmojn.

Certe, la greka dio Zeus de Olimpo jam estas mortinta, mortinta Jupiter, „la plej bona, la plej granda“ dio de la Romanoj, mortintaj kaj senvivaj la keltaj dioj de la nunaj Francujo kaj Britujo, sed ankaŭ niaj Wodan kaj Tor. Ni ne havas religion nepre germanan; tion ni ofte forgesas. Cetere, ni Germanoj ne solaj submetis nin al fremda, antikva religio; sed tion faris ankaŭ la Francoj, Angloj, Rusoj, resume ĉiuj en Eŭropo kaj multaj ekster nia kontinento. Por ĉi ĉiuj valoras la fama sentenco de la mortanta imperiestro Julianus: „Finfine venkis vi, Galileano!“

Sed ĉu vere ni fariĝis intime spertaj pri ĉiuj detaloj de la kristana doktrino? Nu, ni imitu la ekzemplon de Dro Faŭst kaj malfermu la sanktan novan testamenton (ankaŭ latina termino, malfacile klarigebla)! Jen: „Komence estis la vorto, kaj la vorto estis ĉe Dio, kaj Dia estis la vorto.“ Ĉu vi tion komprenas? Tute ne, — se vi sincere respondas. Do ni ne penu, alie traduki la teksteron, sed konstatu: ĉi tion oni ja neniel povas kompreni, se oni ne scias, kion la origina greka esprimo (Ŝablono:Lingva = vorto) povas signifi kaj en ĉi tiu kazo signifu laŭ la intenco de l’ aŭtoro. Mi ne estas pritraktonta detale ĉi tiun temon. Sed kiu volas memstare prijuĝi tiajn problemojn, tiu devas esti instruita pri la religiaj meditado kaj sentado en la unuaj jarcentoj post Kristo.

Plue oni memoru, ke kelkaj nekulturitaj gentoj havas la kutimon, festene konsumi la bestan fetiĉon, per ke — laŭ opinio — la superaj fortoj de la adorita besto transiru en la manĝantojn. Simile ĉe la Grekoj okaze de la famaj misteraĵoj interalie la kredemuloj manĝis solene la sanktan greneron kaj gustumis miksitan trinkaĵon. Ĉu ne estas verŝajne, ke tiaj praaj primitivaj ideoj iel kuniĝis kun la simpla memoriga festeno aranĝita de nia majstro? Nur la sufiĉe informita saĝulo kapablos diferencigi la kernon kaj la ĉirkaŭaĵon de la sakramento. Li ne sin kroĉas al dogmoj, ritoj, ceremonioj, parte jam ne kompreneblaj, sed li