Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuta penso, nerompebaj ĉenoj ligas ĝin al nia koro, al nia animo. Ni ĉerpas fortojn preskaŭ superhomajn, por ke ni, reveninte hejmen, kun pli fortaj entuziasmo kaj amo disvastigu, diskonigu nian lingvon. Tiaj estis ankaŭ la impresoj dum la kongreso en Krakovo.

La meritplenaj laboroj, la laŭdinda gastamo de niaj polaj Esperantaj fratoj ebligis, ke ĉiuj kongresanoj sentis, ke en la mondo ekregas nia sankta afero al ni ĉiuj jam bone konata, de ni ĉiuj bone komprenata, laŭ ĝia grava valoro por la bonfarto de ĉiuj popoloj.

Dum la Krakova Kongreso tra la mondo esperantista iris la forta voko de du vortoj, kiuj per la forta volo de l’pacaj batalantoj ĉiam estu, ja, estos la devizo de nia movado:

Unueco, Konkordo!

La kongresanoj pro amo al Esperanto, pro amo al nia gvidanto, solene priĵuris ja dum la Krakovaj tagoj la duan parton de la Fundamento, egalrajtan kun la ĝisnuna la unua, dirante:

Ni, fideluloj al Fundamento, deklaras, resti fidelaj al paco, unueco, konkordo.

Kaj tion kreis nia — li permesu al ni lastfoje nomi lin tiel — „kara majstro”, dirante dum la malferma kunsido jenajn orvalorajn vortojn:

„Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo! Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan Esperantan aferon kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto! Neniam