Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la Jubilea Kongreso ne povis okazi en Varsovio, la naskiĝurbo de Esperanto. Tio instigis la poeton Antoni Grabowski, verki sentoplenajn poemojn, kiujn ni ankaŭ aldonas, escepte de „La Tagiĝo”, kiu fariĝis la dua Esperanto-himno kaj certe estas konata de ĉiu esperantisto.

Ĉi tiu historia libreto estas dediĉita al la „Ora Jubilea Kongreso”, kun la deziro, ke la nuna samideanaro havigu al si bildon pri la tiama Esperanto-periodo kaj eksciu iom pri la belaj ok festotagoj post kvaronjarcenta sindona kaj plej malfacila laboro por Esperanto.

JULIUS GLÜCK.