Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

El kiuj sur malgaja bord' de Leto
Konsistas la estado de l' mortintoj? 65
Sencela vivo estas frua morto;
Jen estas mia plej virina sorto.

ARKAS.

Pardonas mi la noblan fierecon,
Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas;
Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuon 70
De l' viv' ĝi de vi rabas. Ĉu nenion
De via veno vi ĉi tie faris?
Sed kiu do la reĝon serenigis?
Kaj kiu per bonkora admonado
Forigis la antikvan kruelaĵon, 75
Ke ĉiu fremda devis sian vivon
Sur la altaro de Diano perdi?
Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte
De certa mort' resendis al patrujo?
Kaj ĉu, anstataŭ flami per kolero 80
Pro perdo de antikvaj oferdonoj,
Diano ne aŭskultis vian preĝon?
Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon
La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas?
Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentas 85
De l' temp' kiam la reĝo, ĉiam saĝa
Kaj brava, nun sub via efikado
Fariĝis ankaŭ mola, favorkora,
Al ni faciligante nian devon
De la silenta obeado? Tion 90
Vi nomas senceleco, se de vi
Sur milojn dolĉe gutas la balzamo?
Se al popol', al kiu Di' vin donis,