Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ARKAS.

Se vi vin nomas tiel malfeliĉa, 40
Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka.

IFIGENIO.

Vi dankon ĉiam havas.

ARKAS.

                      Sed ne tiun
Sinceran, kiu logas bonfaradon,
Gajecon, kiu al la mastro montras
Kontentan vivon kaj amantan koron. 45
Memoru, kiam antaŭ multaj jaroj
Mistera sort' alportis vin ĉi tien,
Ho, tiam vin, donitan de la dioj,
Renkontis Toas kun respekt' kaj amo;
Amike vin akceptis tiu bordo, 50
Pri kiu kun teruro ĉiam pensas
Fremduloj, ĉar neniam antaŭ vi
Fremdul' en nian regnon povis veni,
Se li ne volis laŭ antikva moro
Sur la ŝtuparo sankta de Diano 55
Tuj fali kiel sanga oferdono.

IFIGENIO.

Libere spiri ne signifas vivi.
Ĉu estas vivo, se sur unu loko,
Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo,
Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estas 60
Natura, gaja kaj konscia vivo,
Se ĉiu tago, vane trasonĝita,
Preparas nin al tiuj grizaj tagoj,