Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rigardo via ĉiam min tremigas;
Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo, 20
Animo via kaŝas sin profunde.

IFIGENIO.

Mi estas ja orfino elpelita.

ARKAS.

Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele?

IFIGENIO.

Ĉu povas fremda land' fariĝi hejmo?

ARKAS.

Por vi la hejmo ja fariĝis fremda. 25

IFIGENIO.

Pro tio ĝuste sangas mia koro.
En la komenco de l' juneco, kiam
Apenaŭ la animo alligiĝis
Al la gepatroj kaj al la gefratoj
Kaj harmonie el malnova bazo 30
Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren,
Ha, tiam min malben' ne miakaŭza
Subite kaptis kaj min apartigis
De la amatoj kaj per fera mano
La ĉarman ligon ŝiris. Flugis for 35
La ĝojo de l' juneco, la ĝuado
De la unuaj jaroj. Eĉ savita,
Mi estis jam nur ombro; la gajeco
De l' viv' en mi neniam plu refloros.