Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Elektron kaj la filon, la trezorojn:
Vi ankaŭ min redonu al la miaj
Kaj min, savinte de la morto, savu
De l' ĉi-tiea vivo, dua morto!

IFIGENIO. ARKAS.


ARKAS.

Min sendas nia reĝo, li esprimas
Saluton al pastrino de Diano.
Hodiaŭ por mirindaj novaj venkoj
Taŭrido dankas sian patroninon.
Mi venas antaŭ reĝo kaj armeo 5
Kun la raport', ke ili proksimiĝas.

IFIGENIO.

Akcepton decan ni al ili faros,
Kaj la diin' atendas kun favoro
La oferdonon el la man' de Toas.

ARKAS.

Se ankaŭ la rigardo de l' pastrino, 10
De l' respektata sankta virgulino,
Nun estus pli serena kaj pli luma,
Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj!
Malĝoj' kaŝita tamen ĉiam kovras
Mistere vian koron. Jam tre longe 15
El via brusto vane ni atendas
Vorteton de konfido. De l' momento,
En kiu mi ĉi tie vin ekkonis,