Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO.

Pastrino devas esti sekretema.

ARKAS.

Sekreto antaŭ reĝ' ne devas esti;
Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen 135
En sia granda koro li ĝin sentas,
Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas.

IFIGENIO.

Ĉu havas li koleron kontraŭ mi?

ARKAS.

Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas,
Okazaj vortoj tamen al mi montris, 140
Ke lia koro forte jam decidis
Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu
Lin al si mem, por ke en lia koro
Ne maturiĝu la koler', portante
Al vi teruron, kiu tro malfrue 145
Vin memorigus pri konsilo mia!

IFIGENIO.

Ho, ĉu la reĝ' intencas fari tion,
Pri kio nobla homo, kiu amas
La propran nomon kaj respektas diojn,
Neniam devas pensi? Ĉu li volas 150
Perforte min de la altaro tiri
En sian liton? Tiam mi min turnos
Kun voko al la dioj, kaj precipe
Al ŝi, Diano energia, kiu
Defendon sian certe ne rifuzos 155