Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel diino al pastrino sia
Kaj kiel virgulin' al virgulino.

ARKAS.

Ne timu! Nova sango malkvieta
La reĝon ne instigos fari tian
Junulan agon. Sed de li mi timas 160
Alian nun decidon, kiun li
Plenumos senkompate kaj severe,
Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn.
Mi tial petas, montru al li dankon,
Se pli oferi vi al li ne povas. 165

IFIGENIO.

Ho, diru, diru, kion plu vi scias!

ARKAS.

Li diros mem. Mi vidas, ke li venas.
Al vi ordonas via propra koro
Akcepti lin amike kaj konfide.
Kaj noblan viron bona vort' virina 170
Kondukas malproksimen.

IFIGENIO.

                       Mi ne povas
Plenumi la konsilon bondeziran,
La konsciencon tamen mi obeos
Kaj al la reĝ' por lia bonfarado
Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus, 175
Ke al la potencul' mi sen mensogo
Esprimi povu, kio al li plaĉos.