Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por mi ĝis nun el la okul' de ĉiu,
Nun ombras zorgo kaj nekontenteco.
Jam ĉiu pensas pri la estonteco
Kaj senfilulon sekvas nevolonte.
Mi venas nun en tiun templon, kiun 30
Mi vizitadis ofte, por elpeti
La venkon, aŭ por danki por la venko.
En mia brusto portas mi deziron
Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ
Ne estas nekonata: mi esperas, 35
Ke por la beno al popolo mia
Kaj al mi mem mi enkondukos vin
En mian domon kiel fianĉinon.

IFIGENIO.

Ho reĝo! Al knabino nekonata
Tro multe vi oferas. Hontigita 40
Nun staras antaŭ vi la fremdulino,
La elpelita, kiu sur la bordo
Nenion serĉis krom rifuĝo paca,
Kaj tion vi al mi sufiĉe donis.

TOAS.

Ke la devenon vian antaŭ mi 45
Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,—
Neniu gento povus ĝin toleri.
Timigas nia bordo la fremdulojn:
Postulas tion leĝ' kaj neceseco;
Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn, 50
Vi, plej afable akceptita gasto,
Laŭplaĉe disponanta sian tagon,—
De vi konfidon mi esperis, kiun
Meritas mastro por la gastameco.