Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IFIGENIO.

Se kaŝis mi la nomon de l' gepatroj, 55
Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris
Pro embaraso, ne pro malkonfido.
Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi
Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas
Kaj kian sorto malbenitan kapon 60
Vi nutras kaj defendas, terurego
Atakus tiam vian grandan koron;
Anstataŭ sur la tronon min inviti,
Vi eble min elpelus el la regno,
Kaj antaŭ ol atingus mi revenon 65
Al mia hejmo, finon de l' vagado,
Vi puŝus min al la mizero, kiu
Fariĝas ĉie la terura sorto
De ĉiu elpelito kaj vaganto.

TOAS.

Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas 70
Kaj kion ajn pri via dom' decidis,—
Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam
Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni
Vi ĝuas plenmezure gastamecon,
Ne mankas al ni beno de l' ĉielo. 75
Ne estus tre facile min konvinki,
Ke mi en vi protektas kulpan kapon.

IFIGENIO.

Vin benas la bonfaro, ne la gasto.

TOAS.

Boneco por krimul' ne donas benon;