Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉesigu do silenton kaj malfidon! 80
Ne maljustulo tion ĉi postulas.
Al mi vin la diino enmanigis,
Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas,
Kaj ŝia volo estu por mi leĝo:
Se povas vi reveni en la hejmon, 85
Mi tiam vin de ĉio liberigas;
Sed se la vojo estas jam barita
Al vi por ĉiam, aŭ se via gento
El sia lando estas elpelita
Aŭ eĉ fatale tute estingita, 90
Vi tiam ĉiurajte estas mia.
Parolu do malkaŝe, kaj vi scias,
Ke mi neniam rompas mian vorton.

IFIGENIO.

De la ligil' malnova nevolonte
La lango liberiĝas, por nun fine 95
Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe;
Ĉar se sekreton oni unu fojon
Al iu elkonfidas, ĝi forlasas
Por ĉiam la gardejon en la koro
Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje 100
Utilas, se la dioj tion volas.
Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo.

TOAS.

Kviete vi eldiris grandan vorton!
Ĉu tiu estas via gentopatro,
Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo, 105
Ke estis li plej granda favorato
De la diaro? Ĉu li estas tiu