Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne konis ili; ĉiu ekdeziro
Ĉe ili tuj fariĝis furiozo 135
Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso
La viro kun la fera vol', la filo
Amata de Tantal' al si akiris
Per trompo kaj perfido la plej belan
Virinon en la mond', Hipodamion, 140
Filinon de la reĝo Ojnomao.
Du filojn ŝi al sia edzo naskis,
Tieston kaj Atreon. Kun envio
La amon de la patro ili vidis
Al la unua filo, kiu restis 145
De la edzin' unua. La malamo
La fratojn interligis, kaj sekrete
Mortigis ili kune sian fraton.
La patr' Hipodamion tuj suspektas,
Kaj furioze li de ŝi postulas 150
Redonon de la fil', kaj ŝi mortigas
Sin mem....

TOAS.

            Vi eksilentis? Ho, daŭrigu!
Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu!

IFIGENIO.

Feliĉa estas, kiu kun plezuro
Parolas pri la patroj, kiu ĝoje 155
Rakontas pri iliaj grandaj agoj
Kaj en la fino de la bela vico
Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas
En ia dom' subite duondio
Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico 160