Paĝo:Goethe - Ifigenio en Taŭrido, 1921, Zamenhof.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas
Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo.
Post morto de la patro regis kune
Atreo kaj Tiesto en la urbo.
Ne longe tamen povis daŭri paco. 165
Post kelka temp' Tiesto malhonoris
La liton de la frato. Tiam venĝe
Atreo lin elpelis el la regno.
Sed jam de longe, krimon preparante,
Tiesto ŝtelis filon de Atreo 170
Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran.
Nun en la brusto de la kvazaŭfilo
Li vekas furiozan venĝemecon
Kaj lin elsendas al la reĝa urbo,
Por en la onklo buĉi sian patron. 175
La plano de l' junulo malkovriĝas;
Kaj per kruela morto nun la reĝo
La atencinton punas, supozante,
Ke li mortigas filon de la frato.
Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu 180
En turmentego antaŭ li pereis.
Por kontentigi brulan deziregon
De venĝo, li sekrete primeditas
Teruran faron. Ŝajne pacigita,
Indiferenta kaj trankvila, logis 185
Li sian fraton kun du liaj filoj
Returne en la regnon; ambaŭ knabojn
Li kaptas kaj buĉigas; ĉe festeno
Regalas li la patron per viando
De liaj propraj filoj. Kiam poste 190
Tiesto, satiĝinte, eksopiras
Pri siaj filoj kaj demandon faras